Al-Kamil (en araba: الكامل‎) (kompleta nomo: al-Malik al-Kamil Naser ad-Din Abu al-Ma'ali Muhammad) (ĉirkaŭ 1177 – 6a de Marto 1238) estis islama reganto kaj la kvara Ajubida sultano de Egipto. Dum sia regotempo kiel sultano, la Ajubidoj venkis super la Kvina krucmilito. Li estis konata de la latinaj krucmilitistoj kiel Meledin, nomo per kiu li estas ankoraŭ referencata ofte en kelkaj malnovaj okcidentaj fontoj. Kiel rezulto de la Sesa krucmilito, li cedis Jerusalemon al la kristanoj kaj famis ke li renkontis kun Francisko el Asizo.[1]

Al-Kamil
Frederiko la 2-a (maldekstre) kun al-Kamil (dekstre)
Frederiko la 2-a (maldekstre) kun al-Kamil (dekstre)
Persona informo
الكامل ناصر الدين محمد
Naskiĝo 30-an de novembro 1179 (1179-11-30)
en Kairo,  Ayyubid Sultanate
Morto 6-an de marto 1238 (1238-03-06) (58-jaraĝa)
en Damasko,  Ayyubid Sultanate
Religio sunaismo vd
Etno kurdoj vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Ajubidoj vd
Familio
Dinastio Ajubidoj vd
Patro Al-Adil I vd
Gefratoj Al-Mu'azzam Isa • Al-Ashraf Musa • As-Salih Ismail • Al-Awhad Ayyub • Dayfa Khatun • Al-Muzaffar Ghazi vd
Edz(in)o Q85873125 vd
Infanoj As-Salih Najm al-din Ayyub • Al-Adil II • Al-Mas'ud Yusuf vd
Profesio
Okupo reganto • milita komandisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Francisko el Asizo kun la Sultano al-Kamil. 15-a jarcento. Fare de Benozzo Gozzoli.

Al-Kamil estis filo de la sultano al-Adil ("Safadino"), frato de Saladino. La patro de Al-Kamil lasis al li la sieĝon al la urbo Mardin (en nuntempa Turkio) en 1199. Li estis venkita, sed malkonsento kaj malforteco inter liaj opoziciantoj ebligis, ke Al-Kamil starigis Ajubidan regadon en la Supra Mezopotamio pere de konkero de Harran (en nuntempa Turkio).[2][3]

En 1200, post proklamiĝi sultano, Al-Adil invitis Al-Kamil veni el la Orientaj Teritorioj por aligi lin en Egipto kiel lia vicreĝo (na'ib) en tiu lando. La dua filo de Al-Adil, nome Al-Mu'azzam Isa, jam estis nomumita princo de Damasko en 1198.[4] Ŝajne Al-Adil permesis al Al-Kamil altan gradon de aŭtoritato, ĉar li superrigardis multon de la vorko de la Kaira Citadelo, eldonis dekretojn sianome, kaj eĉ sukcesis konvinki sian patron demizii la povegan ministron Ibn Ŝukr.[5] Al-Kamil restis vicreĝo ĝis la morto de sia patro en 1218 kiam li mem iĝis la Sultano.

Notoj redakti

  1. Saint Francis and the Sultan: The Curious History of a Christian-Muslim Encounter, John V. Tolan OUP 2009
  2. Humphreys, R. Stephen, From Saladin to the Mongols: The Ayyubids of Damascus 1193-1260, p. 115
  3. The chronicle of Ibn al-Athir for the Crusading period from al-Kamil fi'l-Tarikh, Part 3, eldonita de D. S. Richards Ashgate Publishing Ltd, Farnham 2008, p. 46
  4. Humphreys, R. Stephen, From Saladin to the Mongols: The Ayyubids of Damascus 1193-1260, p.125
  5. Humphreys, R. Stephen, From Saladin to the Mongols: The Ayyubids of Damascus 1193-1260, p.145