Al-Kateb kontraŭ Godwin

Al-Kateb kontraŭ Godwin estis grava aŭstralia proceso decidita de la Alta Kortumo de Aŭstralio je la 6-a de aŭgusto 2004. La proceso temis pri Ahmed Al-Kateb, senŝtatulo, kiu estis malliberigita laŭ la politiko de deviga malliberigo de enmigrantoj. Lia peto por vizo protekta estis rifuzita, kaj ĉar li estis senŝtatulo, neniu alia ŝtato volis akcepti lin. La demando en la proceso estis ĉu malliberigo nedetermina de enmigrantoj estis laŭleĝa, kaj la kortumo finfine decidis, ke jes.

La kortumo konsideris du ĉefajn demandojn: unue, ĉu la Akto Primigrada de 1958 (la leĝo kiu regas enmigradon en Australia) permesis ke oni malliberigu nedetermine personon en la situacio de Al-Kateb, kaj due, se ĝi permesis tion, ĉu tian malliberigon permesis la Konstitucio de Aŭstralio. La plimulto de la kortumo decidis ke la Akto ja permesis malliberigon nedeterminan, kaj ke la Akto ne estis kontraŭkonstitucia.