Malfermi la ĉefan menuon

Abu Ja'far Muhammad (arabe أبو جعفر محمد; 837 – Junio 862), plej bone konata laŭ sia lakab regotitolo al-Muntasir bi-llah (المنتصر بالله, "kiu venkas en Dio") estis la abasida kalifo de Bagdado el 861 al 862, dum la epoko de la "Malordo en Samaro", precize dum malpli ol jarduono.

Al-Mutavakil, lia patro, estis nomuminta siajn tri filojn kiel heredantoj ŝajne favore al al-Muntasir. Tamen, poste tiu ŝajne ŝanĝis kaj al-Muntasir timis ke lia patro povis kontraŭi lin. Tiele li decidis frapi la unua. Al-Mutavakil estis mortigita de turka soldato la 11an de Decembro 861. Samtage Al-Muntasir sukcedis milde al la trono de la kaliflando kun la subteno de la turka partio.

BibliografioRedakti