Malfermi la ĉefan menuon

Al-MustainAhmad ibn Muhammad (arabe أحمد بن محمد; 836 – 17 Oktobro 866), pli bone konata laŭ sia lakab regotitolo (المستعين بالله, "kiu petas helpon al Dio") estis la abasida kalifo el 862 al 866, dum la epoko de la "Malordo de Samaro". Post la morto de antaŭa kalifo, nome al-Muntasir (kiu ne estis nomuminta sukcedantojn), la turkaj militistestroj faris konsilion por elekti lian sukcedanton. Ili ne emis havi al-Mutaz aŭ liajn fratojn; tiele ili elektis al-Musta'in, nepo de al-Mu'tasim.

Araboj kaj aliaj trupoj bazitaj en Bagdado, malkontentis pri la elekto, atakis la asembleon, malfermis la prizonon, kaj rabis la armilaron. Ili estis atakitaj de turkaj kaj berberaj soldatoj, kaj post luktado, estis venkitaj. Bagdado devis lerni ke la Kaliflando jam ne plu dependis el la opinioj de Araboj, ĉar ĝi paŝis al aliaj manoj.