Al-Mustarŝid
Al-Mustarŝid Billah (arabe المسترشد بالله) (1092 – 29 Aŭgusto 1135) estis la Abasida Kalifo en Bagdado de 1118 ĝis 1135. Li estis la filo de sia antaŭulo, nome la kalifo Al-Mustazhir.
Al-Mustarŝid | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
المسترشد بالله | |||||
Naskiĝo | 1092 en Bagdado | ||||
Morto | 29-an de aŭgusto 1135 en Maragha, Selĝuka Imperio | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Pikvundo vd | ||||
Religio | islamo • sunaismo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Abasida Kaliflando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Abasidoj vd | ||||
Patro | Al-Mustazhir vd | ||||
Gefratoj | Al-Muktafi vd | ||||
Infanoj | ar-Raŝid vd | ||||
Parencoj | Al-Mustanĝid (frata nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kalifo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Al-Mustarŝid atingis sendependon kiel reganto dum la Selĝuka Sultano Mahmud la 2-a estis engaĝita en milito en Oriento. En 1122, al-Mustarŝid elpostenigis kaj enprizonigis sian veziron Amid al-daŭla Jalal al-Din Hasan ibn Ali. Mahmud la 2-a tiam metis Ahmad ibn Nizam al-Mulk kiel sia veziro.
En 1123 araba banu Mazjada generalo, Dubais, klopodis havi avantaĝon el pormomenta manko de povo kaj, post kapti Basra, atakis Bagdado kune kun juna frato de la sultano. Li estis tamen venkita de Selĝuka armeo sub Zengi kaj Ahmad ibn Nizam al-Mulk. Dum la sama jaro, al-Mustarŝid forigis Ahmad ibn Nizam al-Mulk kiel sia veziro. En 1125 al-Mustarŝid ribelis. Li sendis armeon por kapti Ŭasit sed estis venkita ĉe Bagdado kaj enprizonita en sia palaco (1126).
Je la morto de la Sultano Mahmud, ekis enlanda militoi en la Selĝukaj okcidentaj teritorioj. Zengi estis realvokita orienten de iaj ribelaj membroj, stimulita de la kalifo kaj Dubais. Zengi estis venkita kaj fuĝis. La kalifo persekutis lin al Mosulo, kaj sieĝis lin tie sed malsukcese dum tri monatoj. Tamen temis pri mejloŝtono en la revivigo de la militista povo de la kaliflando.
Referencoj
redakti- Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".
- Bosworth, C. E. (1968). "The Political and Dynastic History of the Iranian World (A.D. 1000–1217)". In Frye, R. N. The Cambridge History of Iran, Volume 5: The Saljuq and Mongol periods. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–202. ISBN 0-521-06936-X. [1] Alirita la 7an de Novembro 2016.
- اغتيال الخليفة المسترشد بالله Arkivigite je 2016-11-08 per la retarkivo Wayback Machine