Malfermi la ĉefan menuon

Al-Mu'tamid

(Alidirektita el Al-Mutamid)

Al-Mu'tamid (المعتمد al-Muʿtamid) (844 – 15-a de oktobro 892) estis la abasida kalifo en Bagdado de 870 ĝis 892 kaj plej aĝa survivanta filo de Al-Mutavakil. Li tenis la titolon de kalifo dum 23 jaroj, kvankam li dumlonge estis nur laŭnoma reganto.

Al-Mu'tamid
15-a Abasida kalifo
Ora dinaro de al-Mu'tamid, kun la nomoj de al-Muvafak kaj de la veziro Sa'id ibn Maĥlad (Dhu'l-Wizaratayn)
Ora dinaro de al-Mu'tamid, kun la nomoj de al-Muvafak kaj de la veziro Sa'id ibn Maĥlad (Dhu'l-Wizaratayn)
Antaŭulo Al-Muhtadi
Sekvanto Al-Mu'tadid Billah
Persona informo
Naskiĝo 844
en Samaro
Morto 15-an de oktobro 892 (0892-10-15)
en Samaro
Religio islamo [#]
Ŝtataneco Irako [#]
Familio
Dinastio Abasidoj [#]
Patro Al-Mutavakil [#]
Gefratoj Al-Mu'tazAl-Muntasir • Al-Muwaffaq • Al-Mu'ayyad [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Dum la regado de lia antaŭulo, nome al-Muhtadi, al-Mu'tamid estis enprizonigita en Samaro. Li estis liberigita post al-Muhtadi estis elpostenigita.

Ankaŭ la frato de Al-Mu'tamid, al-Muvafak, postuliĝis al la trono kaj kiam la ribelo Zanj startis ĉe Bagdado, al-Mu'tamid petis ehlpon al al-Muvafak. De tiam, al-Muvafak esence regis kiel praktika kalifo. Kiam al-Muvafak malsaniĝis, li transpasis substancan aŭtoritaton al sia filo, al-Mu'tadid. Al-Mu'tadid estis populara en la ĉefurbo, Bagdado, kaj al-Mu'tamid neniam rehavis la realan povon.