Al Capone

(Alidirektita el Al CAPONE)

Al CAPONE naskiĝis la 17-an de januaro 1899 en New York, mortis la 25-an de januaro 1947.

Al Capone
Al Capone en 1930
Al Capone en 1930
Naskiĝo 17-an de januaro 1899
Usono New York, Usono
Morto 25-an de januaro 1947
Usono Palm Island, Florida, Usono (Miami Beach, Florida)
Kaŭzo Imposta eskapo
Puno enprizonigo de 1932 ĝis 1939
Stato mortinta
Profesio gangstero
kontrabandisto de alkoholaĵoj
Nuptopartnero Mae Josephine Coughlin
Infanoj Albert Francis Capone
vdr

Al Capone estas en Usono ĝis hodiaŭ konsiderata kiel simbolo de organizita krimo. Li akiris grandegan kvanton de riĉeco ĉefe per kontrabando de alkoholaĵo kaj ties kontraŭleĝa vendado. Krome li priregis prostitucion kaj hazardon. Fama estis ankaŭ lia kapablo subaĉeti kiun ajn, precipe policanojn, politikistojn kaj juristojn.

Alphonse aŭ ankaŭ Alfonso, mallongigite Al Capone naskiĝis en novjorka kvartalo Brooklyn kiel la kvara el la naŭ infanoj. Liaj gepatroj estis malriĉaj almigrintoj el itala Neapole. Lernejon li vizitis nur ses jarojn. Jam en la lernejo li „famiĝis“ pro krueleco – li batis instruistinon. Ekde tiu tempo li dediĉis sin sole al sia „profesio“ de krimulo. La unuaj spertojn li akiris ankoraŭ kiel junulo en brooklyna gango „Bim Booms“. Tio sonas paradokse, sed lia ĝusta momento venis kun leĝo. La 17-an de januaro de 1920 estis akceptita dekoka konstitucia aldono, kiu malpermesis en la tuta teritorio de Usono fabriki kaj vendi alkoholaĵojn. Legenda nealireblo de alhokolaĵoj kaj neekzistado de publikaj entreprenoj kun alkoholaj drinkaĵoj eluzis organizitaj klanoj, konstruitaj plejparte je parenca, nacieca aŭ teritoria principoj, kiuj komencis sekrete produkti alkoholaĵojn, kontrabandi ilin el aliaj ŝtatoj kaj per fondado de sekretaj drinkejoj.

Dum unu jaro de prohibicio onidire oni eldrinkis 1 miliardon da galonoj (pli ol 4,5 miliardoj da litroj) de alkoholaĵoj. Dum unu jaro estis arestita pli ol duonmiliono da usonanoj kaj 35.000 homoj mortis pro tokso de metilalkoholo. En misfaritan viskion oni miksis sulfatan acidon, por ke ĝi akiru „pikeman guston“. Al Capone per kruelaj metodoj neniigis la krimulan konkurencon kaj en stratoj de usonaj urboj eksplodis milito de gangoj. El enstrataj bataloj Capone alportis al si la faman cikatron sur la maldekstra vango, kiu alportis al li en krimulmondo konatan kromnomon „Cikatrito“.

Organoj de justeco vane klopodis malliberigi Al Caponon. Ili nome povis rekte pruvi al li nenian gravan krimon. Tiam ĉefo de FBI Edgar Hoover, kiu havis sole 266 apartajn agentojn por la tuta Usono kun tre limigitaj kompetentoj, preparis por Capone kaptilon. Helpe de ŝovita agento de nomo Mike Malone el ministerio de financoj, kiu vivis kun la mafianoj dum unu jaro, justicorganoj sukcesis amasigi pruvoj pri rompo de leĝoj je konfesado de impostoj el enspezoj. La senkompata mafiano, kiu mem mortbatis kelke da homoj, estis fine kondamnita al dek unu jaroj de malliberigo. Pleje li devis pagi 80.000 dolarojn kaj ĉiujn juĝelspezojn.

La plej konata sanga subskribo de Al Capone estis amasa ekzekuto de viroj el konkurenca gango en garaĝo en norda parto de Chicago en februaro de 1929, konata kiel masakro je Tago de sankta Valentino. Surbaze de scienca balistiko estis kiel unu el anoj de „ekzekuta taĉmento“, kiu partoprenis en la amasa ekzekuto, pruvita Fred R. Burke.

Ŝanco por reveno en la mondon de krimo jam ne plu estis ebla por la plej gardata usona krimulo. En novembro de 1939 li estis pro progresinta stadio de sifiliso tralasita el fama Alcatraz kaj li estis hospitaligita en malsanulejo en Baltimore. Kiel soliĝinta homo ruino li poste ĝisvivis en sia domo en Florido, kie li ankaŭ la 25-an de januaro de 1947 mortis. Li estas enterigita en tombejo Mount Oliver en Chicago apud pluaj proksimume ducent kvindek tomboj de gangsteroj. Pluraj el ili mortis aŭ rekte de la mano de Al Capone aŭ laŭ lia ordono...

Eksteraj ligiloj redakti