Al SHARPTON (plenanome Alfred Charles SHARPTON Jr. (naskiĝinta la 3-an de oktobro 1954) estas usona aktivulo pri civilaj rajtoj, baptisma pastoro, gastigisto de babilprogramoj en televido kaj radio (ekzemple la propra radioprogramo "Keepin' It Real", kaj la televidaĵo "PoliticsNation" ĉe MSNBC, kaj fidata konsilisto al prezidento Barack Obama. En 2004 li provkandidatis por la prezidenta nomumo de la Demokrata Partio. En 2013, opini-sondado de Zogby Analytics trovis, ke kvarono el la afrik-usonanoj asertas, ke Sharpton parolas por ili.

Al Sharpton
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1954 (1954-10-03) (69-jaraĝa)
en Broklino
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Brooklyn College • Samuel J. Tilden High School
Okupo
Okupo filmaktoro • radio-prezentisto • politikisto • homrajta aktivulo • televida prezentisto
vdr
Al Sharpton en januaro 2015

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.