Al la espero estas titolo de la kanto kiun komponis Kassowitz, verkis Mihály Csokonai Vitéz kaj tradukis Kálmán Kalocsay.

Teksto redakti

'1 Ĉielmiraĝ' ludanta ; Kun la fil' de l’ Ter': ; Ho, vi, blinda, vanta ; Ŝajna di': Esper'! ; Kiun kreas plore ; Ni en la danĝer', ; Kredas klinhonore ; Esti gard-anĝel': ; Kial venas vi glat-buŝe ; kun sennuba rid, ; Kial ĉarmas vi flat-tuŝe ; Min per duba fid'? ; Ĉesu! Vi posedis ; Vi instigis min, ; Vi, dum mi vin kredis, ; Mistifikis min.

'2 Plantis narcisgarbojn ; vi en mia kort', ; per fontet' la arbojn ; savis vi de mort', ; vi printempon ŝutis: ; florojn mil al mi, ; ĝoj' ĉiela gutis ; spice pli kaj pli, ; pensoj en la freŝa fruo, ; kiel la abel', ; flugis per la venta fluo ; al la roz-miel'. ; En feliĉo brila ; jam ne mankis pli ; ol la kor' de Lilla, ; kaj ĝin donis Di'.

'3 Sed ve, jen ne verdas ; miaj arboj plu, ; rozoj freŝon perdas, ; sekas fontoflu'. ; Mia belo Maja ; iĝis vintra nub', ; viv' antaŭa, gaja ; iĝis cindra rub'. ; Ho nur Lillan vi plu donus. ; nur ŝin, ŝin en sol', ; en lamentoj nun ne dronus ; kanto sen konsol'. ; En brakum' konsolojn ; trovi scius mi, ; kaj la perlokronojn ; ne envius mi.

'4 For, Espero flata, ; for jam, trompistin', ; ja ĉi krudo fata ; enterigos min. ; Plu mi ne aspiras: ; la anim' pro lac' ; je 1' ĉiel' sopiras, ; korp' je tomba pac'. ; Por mi jam la kamp' ne floras, ; ne odoras nun, ; bosko trile ne sonoras, ; nokten dronas sun'. ; Sorĉaj sonoj trilaj, ; bunta fantazi', ; gaj', esperoj, Lillaj, ; adiaŭas mi.

Melodio redakti

Jen muziknote:

http://ikso.net/kantaro/al_la_espero

Jen tonsilabe:

(# Al la espero:

<[do]=Ab>

(<:4>(/mi ire do reldo /Ti i mi i; /mi dolTi re do /Ti i i h; /do oTi La la /fa a mi i; /do TilLa mi re /do o oh;)*2

<:2> /domi3 mire /do3mi sofa; /mi3mi fami /re eh; /domi mire /do3mi sofa; /mi3mi fami /ri ih;

<:3> /mi3ra do rado <:4> /Ti i mi i; /mi doTi re do /Ti i i h; /do oTi La la /fa lre mi i; /do TilLa mi re /do o o h;)

  • 4)

Jen ŝutu tonsilaban programon Tone:

http://tone.se/elŝuti.php?lng=eo[rompita ligilo]