Alaĝa estas ekzemplo de mezepoka monaĥeja arkitekturo en Bulgario. Ĝi situas je 14 km nordoriente de Varna kaj je 4 km sudokcidente de la ferieja komplekso Oraj Sabloj. Alaĝa estas unu el la multnombraj rokmonaĥejoj, kiuj ekzistis inter la 13a kaj 14a jarcento. Tiuj unikaj kultmonumentoj estas amase renkontataj sur vasta teritorio, kiu ampleksas la Balkanojn kaj la Proksiman Orienton.

Historio[1] redakti

En la historia literaturo formiĝis la opinio, ke apero de monaĥejoj estas ligita kun la apero kaj disvastigo de kristanismo. La Alaĝa monaĥejo verŝajne estas parto de grandega komplekso de pli ol 500 similaj monaĥejoj sur la teritorio de nordorienta Bulgario, ligitaj kun la instruo pri la Dia energio 'isihasmo', 'isichasm' aŭ 'hesychasm'[2] [3] disvastigita dum la 12a-14-a jarcentoj en Bizanco kaj Bulgario[3].  

Situanta meze de belega arbarriĉa loko Alaĝa monaĥejo jam frue altiris la atenton de esploristoj kaj naturŝatantoj. Por unua fojo en la literaturo ĝia nomo estas menciita en 1832 en la libro de la rusa verkisto Viktor Tepljankov "Leteroj el Bulgario" (1832). Je la fino de la 19-a jarcento, la unuaj bulgaraj arkeologoj de ĉeĥa nacieco, nome la fratoj Karel kaj Herman Ŝkorpil, komencis fari sistemajn esplorojn pri tiu malnova kristana monumento. La arkeologia societo kaj muzeo fonditaj de ili en la komenco de la 20-a jarcento en Varna transprenis la taskon pri la prizorgado kaj konservado de la monaĥejo.

Laŭ iniciato de ambaŭ fratoj en 1912 Alaĝa monaĥejo estas proklamita nacia antikvaĵo kaj en 1957 ankaŭ monumento de nacia graveco fare de la bulgara nacia instituto pri kulturmonumentoj.

Alaĝa monaĥejo apartenas al la granda grupo de naturaj kavernoj formitaj sur la fundo de la antikva Sarmata maro, kiu antaŭ ĉirkaŭ 12 milionoj da jaroj kovris la teritorion de preskaŭ tuta sudorienta Eŭropo. La monaĥejo estas situanta je du niveloj (etaĝoj) de kalkoŝtona roko en alteco de preskaŭ 40 metroj. En la okcidenta parto de la unua nivelo tuj apud la ŝtuparo por vizitantoj troviĝas la monaĥeja preĝejo. Meze de ĝia orienta muro estas enfosita malgranda altara niĉo. Simile al aliaj ortodoksaj preĝejoj de la mezepoko ĝi ankaŭ estis ornamita per freskoj. Hodiaŭ ili preskaŭ tute malaperis, sed restis konservitaj nur kelkaj malbone legeblaj fragmentoj.

Grave difektitaj de la tempo kaj ĉefe de la multnombraj vizitantoj estas ankaŭ la murpentraĵoj en la altara parto de la malgranda kapelo en la dua etaĝo de la monaĥejo. La esploroj de la freskoj montras, ke ili rilatas al la 13a-14a jarcentoj, kio difinas ankaŭ la periodon de la fondo de la monaĥejo. Je 800 metroj nordokcidente de Alaĝa monaĥejo inter densa vegetaĵaro estas alia grupo de la kavernoj, situantaj en tri niveloj. La fratoj Ŝkorpil nomis ilin katakomboj. Plej bone estas konservita la dua nivelo konsistanta el du ejoj. La destinon de la unua, la pli granda ejo, la sciencistoj ne povis difini. En la dua, pli malgranda, estas kvin tombokameroj. Sur la okcidenta muro de la pli granda ejo kaj sur la orienta muro de la pli malgranda estas du enĉizitaj krucoj de la frua kristana epoko. La ceteraj du niveloj prezentas naturajn kavernojn. La tombo, la krucoj kaj la malkovritaj objektoj (ceramikaĵoj, moneroj de la tempo de imperiestro Justiniano la Granda k.a.) donas al la sciencistoj motivojn supozi, ke la katakomboj estis loĝigitaj de monaĥoj en la frua kristana epoko en la 4a-6a jarcentoj. De la sama periodo estas ankaŭ malgranda fortikaĵo, frua kristana baziliko kaj kelkaj loĝlokoj, situantaj oriente de Alaĝa monaĥejo. Ne estas konata kia estas la ligo inter tiuj tri grupoj da monumentoj situantaj en malgrandaj distancoj unu de alia. Eble la katakomboj, la baziliko, la fortikaĵo, la loĝlokoj kaj verŝajne ankaŭ la kavernaj ejoj de Alaĝa monaĥejo estas unu el la fruaj kristanaj centroj en la nigramara regiono en la periodo 4a-5-a jarcentoj. En tiu okazo la mezepoka rokmonaĥejo de la 13a-14a jarcentoj povas esti konsiderata daŭriganto de la malnova kristana tradicio en tiu regiono kaj kune kun la katakomboj formis grandan monaĥejan komplekson. Post la turka invado en la fino de la 14-a jarcento Alaĝa monaĥejo simile al multaj aliaj bulgaraj monaĥejoj estis forlasita en la malfrua 15a kaj la frua 16a jarcento.[4]

Dum la jaroj de la fremda regado la loka kristana loĝantaro ne ĉesis viziti tiun sanktan lokon. La kristana nomo de la monaĥejo ne estas konata. La nomo Alaĝa estas turkdevena vorto, kiu signifas "bunta". Skribaj sciigoj pri Alaĝa monaĥejo kaj la ceteraj monumentoj mankas. Estas konservitaj nur la legendoj pri fantomoj de monaĥoj, driadoj kaj elfoj, pri senfinaj subteraj labirintoj kaŝantaj nekalkuleblajn riĉaĵojn kaj verŝajne ankaŭ atestojn pri la pasinteco de tiu valora monumento de la bulgara mezepoka arkitekturo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Dimo Dimov, Valora monumento de la bulgara mezepoka arkitekturo, Esperanta Fajrero, aprilo 2005, konsultita la 19-an februaro 2017.
  2. Isihasmo estas mistika religi-filozofia ortodoksa instruo fondita de sankta Gregorio Sinait en la komenco de la 14-a jc. kiu ĉefe baziĝis sur la principo de silento kaj apartiĝo de la socio,
  3. 3,0 3,1 (angla) Aladzha monastery (Alaĝa monaĥejo), bulgarianmonasteries.com, konsultita la 19an de februaro 2017.
  4. http://www.archaeo.museumvarna.com/bg/other/2

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Aladzha monastery – bulgarianmonastery.com Arkivigite je 2004-11-18 per la retarkivo Wayback Machine

(angla) Aladzah monastery – Bildoj,informo

(angla) [1]Aladzah monastery Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine – Informoj kaj fotoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine

(angla) [2]Aladzah monastery - medchurches.livejournal.com

(angla) [3]Aladzah monastery – la "bulgara antikvo" – fotoalbumojn kaj artikoloj

(angla) [4]Aladzah monastery Arkivigite je 2011-07-15 per la retarkivo Wayback Machine – Drevnite.com Arkivigite je 2011-07-15 per la retarkivo Wayback Machine

(angla) [5]Aladzah monastery[rompita ligilo] – filmo De Vic[rompita ligilo],

(angla) [6]Aladzah monastery , en la nomo de la Sankta Trinity monaĥejo: "la Ortodoksa enciklopedio"