CSEHÉLY Aladár ĉehe:j estas hungara instruisto, stenografisto.

Aladár Csehély
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1895 (1895-10-04)
en Odorheiu Secuiesc
Morto 7-an de novembro 1964 (1964-11-07) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo stenografiisto • gimnazia instruisto
vdr

Aladár Csehély naskiĝis la 4-an de oktobro 1895 en Székelyudvarhely kaj mortis la 7-an de novembro 1964 en Budapest.

Biografio redakti

Aladár Csehély akiris diplomon pri hungara kaj germana lingvoj en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj ekde 1919 li instruis en Budapeŝto. Li havis gravan rolon en la fondado de Magyar Gyorsírók Országos Szövetsége (Landa Unuiĝo de la Hungaraj Stenografoj) en 1925. Ekde 1930 ĝis 1944 li estis respondeca redaktoro de la fakrevuo Gyorsírástudomány. Li estis ano, poste sekretario, pli poste prezidanto de la landa komitato de la kontoraj stenografistoj kaj tajpistoj (1927) ĝis la malestigo de tiu en 1950. Li estis renoma fakulo de la unueca hungara stenografio, aŭtoro de pluraj teoriaj studoj, recenzoj kaj helplibroj.

Verkoj pli gravaj redakti

Fontoj redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon