Aladár Halász

biografio pri hungara advokato

Aladár Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Aladár estis hungara advokato, altlerneja instruisto, parlamenta deputito.

Aladár Halász
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1892 (1892-01-25)
en Budapeŝto
Morto 10-an de januaro 1966 (1966-01-10) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo advokato • universitata instruisto • politikisto
vdr

Aladár Halász[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1892 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de januaro 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aladár Halász devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1915. Post la diplomo li laboris en advokata ateliero aŭ en juĝejo. Li havis ŝtatan postenon dum la Hungara Sovetrespubliko, poste li rifuĝis al Vieno. En 1924 li hejmenvenis kaj akiris advokatan diplomon, sed nur ekde la sekva jaro li vivis en Budapeŝto, jam kiel advokato. Dum la nazia erao (1944) li estis arestita. Inter 1945–1951 li denove estis advokato, inter 1951-1956 docento de la Scienca Universitato de Szeged, inter 1956-1959 docento de la Universitato de Pécs, inter 1959-1966 profesoro kaj katedrestro. Li estis ankaŭ parlamentano (1947-1950). Intertempe li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1958. Li pensiuliĝis en 1965. Li ricevis 2 medalojn (1959, 1965). Li edziĝis en 1934.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A közrend elleni bűncselekmények (1951)
  • Római jog (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1952)
  • Szászy-Schwarz tanítása a jogalanyról (disertaĵo, 1956)

Fontoj redakti

Referencoj redakti