Aladár Kettesy [keteŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kettesy Aladár estis hungara kuracisto, oftalmologo, profesoro. Lia origina nomo estis Kreiker Aladár ĝis 1939, lia plej konata filo estis Gusztáv Kettesi.

Aladár Kettesy
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1893 (1893-10-10)
en Szeged
Morto 30-an de januaro 1983 (1983-01-30) (89-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo kuracisto • okulkuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Aladár Kettesy

Aladár Kettesy [1] Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 10-an de oktobro 1893 en Szeged. Li mortis la 30-an de januaro 1983 en Debrecen.

Biografio redakti

Aladár Kettesy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li faris medicinan armean servon. Li akiris medicinan diplomon en Universitato Erzsébet en 1919, sed li jam pli frue laboris en kliniko en Pozsony. Post la diplomo li laboris en hospitalo en Budapeŝto. Ekde 1921 li laboris kaj instruis en kliniko de Debrecen, kie li estis nomumita privata profesoro en 1923, publika ordinara profesoro en 1929. Li estis ankaŭ klinikestro en Universitato de Debrecen (1926–1951), katedrestro (1951–1969), dekano en la studjaro 1938, rektoro en la studjaro 1948. Li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1952, li pensiuliĝis en 1969, sed poste li restis kiel konsilisto. Li okupiĝis pri ĉiuj branĉoj de kuracado de la okuloj, li ankaŭ operaciis. Li enkondukis tabulon pri ekzameno pri vidokapablo, kiu estas konstante uzata en la tuta lando.

Li edziĝis trifoje pro vidviĝoj, resume li havis 3 filojn. Li okupiĝis ankaŭ pri ĉasado.

Li ricevis 2 premiojn, li havis membrecon en Leopoldina (akademio) ekde 1966.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Mikroskópi elváltozások a trachomás szem bulbaris kötőhártyájában és a pannus keletkezésmódja (1921, germane: Klinische Monatsblätter für Augenheilkunde, 1921)
  • A szem fénytörése (1922) - la unua hungara libro en ĉi tiu temo
  • A vitaminok szerepéről a szemészetben (1936)
  • Bőrátültetés (1942)
  • Technical Improvements in the Diathermy Operation for Detachment of the Retina. – Restoration of the Chamber after Intra-Capsular Extraction (1947)
  • A tárgylátás. – A színlátás. (La objektovido. - La kolorvido.), (1953)
  • Szemészet (Oftalmologio), (1962, 1967)
  • Blaskovics László (1978)

Memorigiloj redakti

  • skulptaĵo en Debrecen (2009) [2]
  • bazlernejo pri malbonete vidantoj en Debrecen prenis la nomon "Kettesy Aladár" (1989)

Fontoj redakti