Aladár Pácz [pAc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pácz Aladár estis hungardevena usona kemiisto, inventisto.

Aladár Pácz
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de januaro 1882(nun 1882-01-11)
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Csókás
Morto 1938
en  Usono
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknologia Universitato Berlino • Universitato Francisko-Jozefo
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • inventistokemiisto
vdr

Aladár Pácz[1] naskiĝis la 11-an de januaro 1882 en Csókás (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ciocotiș en Rumanio), li mortis en 1938 en Usono.

Biografio redakti

Aladár Pácz studis en Teknologia Universitato Berlino (1900-1902), poste en Scienca Reĝa Universitato Ferenc József, kie li doktoriĝis en 1904. En la sekva jaro li migris al Usono. Li akiris inĝenieran laborlokon en General Electric. Li kreis 46 usonajn patentojn inter la jaroj 1908 kaj 1933. Lia baza patento estis la volframa drato en lampo, kiu konservas sian formon eĉ dum la brilo. En la fruaj 1920-aj jaroj en Klevlando li establis propran entreprenon. Lia alia grava invento estis aluminia alojo alpakso, kiu estis jam bone prilaborebla. Li edziĝis en 1907, baldaŭ li ricevis usonan ŝtatanecon.

Fontoj redakti

Referencoj redakti