Aladár Schnierer
Aladár Schnierer [ŝnierer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schnierer Aladár estis hungara juristo, profesoro.
Aladár Schnierer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-an de februaro 1836 en Bruck an der Leitha | |
Morto | 6-an de decembro 1898 (62-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Profesio | ||
Okupo | profesoro • jurosciencisto • lektoro • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Aladár Schnierer [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1836 en Malsupra Aŭstrio en Bruck an der Leitha. Li mortis la 6-an de decembro 1898 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Aladár Schnierer frekventis mezlernejojn en Sopron kaj Pest (urbo), poste li akiris juran diplomon en Universitato de Pest en 1862. Post siaj studoj li laboris en financa prokurorejo. Ekde 1863 li instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa). Inter 1872 kaj 1898 li instruis en la menciita universitato. En la studjaroj 1876 kaj 1889 li estis dekano, en 1893 rektoro. Li okupiĝis pri la puna juro.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- A büntetőjog általános tanai, tekintettel az újabbkori törvényhozásra (1873)
- A magyar büntetőtörvény magyarázata (1880)
- A bűntettekről és vétségekről szóló magyar büntetőtörvény (1878. V. t.-cz.) magyarázata (1881; en 1884 premiita; 1885, 1893)
- Észjogi jegyzet (1890)
- Az egyetem története 1893-94-ben (1894) - prelego