Aladár Zalánfy [zalAnfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zalánfy Aladár estis hungara orgenisto, fakulo pri orgenoj, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Aladár Zalánfy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1887 (1887-03-17)
en Hungario Bártfa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 15-an de majo 1959 (1959-05-15) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ludisto • orgenisto • muzikinstruisto
vdr

Aladár Zalánfy [1] naskiĝis la 17-an de marto 1887 (laŭ alia informo la mortotago estas la 11-a) en Bártfa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bardejov en Slovakio), li mortis la 15-an de majo 1959 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio redakti

Aladár Zalánfy studis gimnazion en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio inter 1905-1908. Lia plej grava instruisto estis de:Hans Koessler. Li plulernis en Lejpcigo de Karl Straube kaj Sigfrid Karg-Elert, pli poste en Francio de Charles-Marie Widor. Post siaj studoj li koncertadis enlande kaj eksterlande. En 1913 li ekinstruis en muziklernejo en Budapeŝto, ekde 1921 jam en la Muzikakademio, kiu jam estis tiam altlernejo. Ekde 1914 li estis orgenisto de Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto), ekde 1923 ĝis sia morto de Luterana preĝejo (Belváros). Li pensiuliĝis en 1950. Dum la aktivaj jaroj li partoprenis en konstruo de orgeno de Luterana preĝejo (Óbuda) en 1940, kiu estis tiam la plej belsona en Hungario. (Ĝi neniiĝis en 1944.)

Elektitaj libroj redakti

  • Az orgonajáték művészete I.: Manuál iskola, 1948
  • Az orgonajáték művészete II.: Pedáliskola, 1948

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti