Alaho

Dio kaj Kreinto en Islamo

Alaho (Pri tiu ĉi sono Allāh, arabe الله  /ɑɫˈɫɑː(h)/) estas la araba vorto por «Dio». Ĝi estas vaste konsiderata kiel deveninta de rekonstruita praŝemida radiko *ʔ-l, kvankam la maniero estas pridisputata.[1] Iuj opinias, ke ĝi estas pruntovorto el la aramea ܐܠܗܐ (Alaha), aŭ eĉ la hebrea vorto אלהים (Elohim).[1] Sed la plimulto konsideras ĝin kuntiro de la difinita artikolo ال‎ al kaj la vorto إله ilāh, kiu signifas diaĵon, do "la Dio."[1] Aliaj kognatoj en la ŝemidaj lingvoj inkludas la akadan 𒀭 (Ilu), malnovsudaraban 𐩱𐩡 (ʔl), kaj hebrean אל (el, dio).[2][3][4][1]

Alaho
La literoj por Alaho
La literoj por Alaho
dinomo • Dio laŭ abrahamaj religioj
Informoj
Originala nomo الله
Eble sama Dio en Islamo • dio • Dikr
vdr

Iuj[5] opinias, ke estas eraro, traduki la arablingvan ʾAllāh per Allah (kiel Italo Chiussi en Korano) aŭ Alaho, kaj proponas kiel tradukon simple Dio. Ili klarigas, ke la araba esprimo signifas laŭvorte "la dio" (artikolo al- + ilāh), kaj la difina artikolo egalvaloras al la uzo de majusklo (ne ekzistas uskleco en la araba).

Uzo redakti

La vorto Alaho estas uzata de islamanoj en la tuta mondo, kaj ankaŭ de arabeparolantaj kristanoj, judoj aŭ aliaj.

Kvankam arabparolantoj de diversaj kredoj uzas tiun saman vorton, nur en islamo ĝi estas kutime uzata eĉ de alilingvanoj. Eble tial estiĝis la ofta miskompreno ekster arabaj nacioj ke ĝi estas aparte islama vorto; okcidentanoj kutimas uzi la vorton "Allah" por specifi la islaman koncepton de Dio, kvankam ĝi uziĝis de judoj kaj kristanoj jam dum pluraj jarcentoj antaŭ Mahometo.

De islama vidpunkto Alaho estas la plej valora nomo de Dio, ĉar ne temas pri priskriba nomo, kiel la 99 aliaj nomoj de Alaho, sed pri la nomo de la ĉeesto mem de Dio unueca.

Ĉiufoje kiam islamano diras "Alaho", krom citante la Koranon, tiu islamano devas aldoni la frazon « Subhanahu ŭa ta'ala », kiu signifas « Gloro al Ĝi, Ĝi estas levita (super ĉio) », montrante sian respekton. Eblas ankaŭ diri « 'Azza ŭa ĝalla » aŭ « Ĝalla ĝalaluh » ().

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 D.B. Macdonald. Encyclopedia of Islam, 2a eldono, Brill. "Ilah", Vol. 3, p. 1093.
  2. Artikolo en la angla: 2011 Proto-Semitic Language & Culture; Semitic Roots.
  3. Columbia Encyclopaedia
  4. The Comprehensive Aramaic Lexiconʼlh Arkivigite je 2017-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Ekzemple Jorge Camacho.