Alain (Émile-Auguste Chartier)

franca filozofo

Alain, esperante Alano (naskiĝis kiel Émile-Auguste Chartier la 3-an de marto 1868 en Mortagne-au-Perche, mortis la 2-an de junio 1951 en Le Vésinet) estis franca filozofo, ĵurnalisto, eseisto kaj instruisto pri filozofio.

Alain
Persona informo
Alain
Naskonomo Émile Chartier
Naskiĝo 3-an de marto 1868 (1868-03-03)
en Mortagne-au-Perche
Morto 2-an de junio 1951 (1951-06-02) (83-jaraĝa)
en Le Vésinet
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Lycée Pierre-Corneille vd
Partio Radical-Socialist and Radical Republican Party vd
Profesio
Alia nomo Alain vd
Okupo filozofoverkistoĵurnalistoinstruisto vd
Laborkampo politika filozofioetikoestetiko vd
Verkado
Verkoj Q3407556 ❦
Q45197317 ❦
Q108404484 ❦
Q110357692 ❦
Q110813792 ❦
Q118368172 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La aŭtoro uzis malsamajn plumnomojn inter 1893 kaj 1914. Li subskribis per "Kritono" (Criton) sep "Dialogojn" adresitajn al tre universitateca Revuo pri metafiziko kaj moralo (en kiu li cetere subskribis plurajn artikolojn per sia vera nomo); li subskribis per "Kvaron-Okulo" aŭ ankaŭ per "Filiberto" siajn pamfletojn en La Ruena Demokratio, mallongdaŭra gazeto kiu celis subteni la kampanjon de la deputito Rikardo (Ricard) en Rueno; finfine per "Alano" por subskribi diversajn kronikojn en La Lorienta Informilo (ĝis 1903) kaj poste en La Ruena kaj Normandia Informilo de 1903 ĝis 1914.