Alain RESNAIS (naskiĝinta en la 3-a de junio 1922 en Vannes, mortinta en la 1-a de marto 2014 en Parizo) estis franca reĝisoro. Ekde la fino de la 1950-aj jaroj li estis unu de la plej gravaj reprezentantoj de la franca aŭtoro-filmo.

Alain Resnais
Persona informo
Naskonomo Alain Pierre Marie Jean Georges Resnais
Naskiĝo 3-an de junio 1922 (1922-06-03)
en Vannes
Morto 1-an de marto 2014 (2014-03-01) (91-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques • Cours Simon • La Fémis
Familio
Edz(in)o Florence Malraux • Sabine Azéma
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmmuntistoĉefkameraistoaktorofilmproduktoro • reĝisoro
vdr
La reĝisoro en 1998 kun Juliette Binoche.

Vivo redakti

La filo de apotekisto faris jam kiel 14-jaraĝulo sian unuan filmon antaŭ esti trejnita aktore, reĝisore kaj filmfariste. Post filmoj pri Vincent van Gogh (1948) kaj Paul Gauguin (1950) li aranĝis la politike engaĝiĝantan dokumentadan filmon Nuit et brouillard (1955) pri la nazia koncentrejo de Aŭŝvico. Jam tie ĉi li eksperimentadis forme por plialtigi la efektojn. La filmo en Franclando restis longan tempon malpermesita, ĝis la forpreno de sceneto kiu montris helpopreton de francoj por la aranĝo de deportacioj.

Je la fino de la 1950-aj jaroj fariĝis la unuaj filmigoj de verkoj kiuj memtempe estis liaj plej konataj kontribuoj al la t.n. Nova ondo: Hiroshima mon amour (1959) kaj L’Année dernière à Marienbad (1961) laŭ scenarioj de Marguerite Duras respektive Alain Robbe-Grillet. Tie ĉi Renais provis realigi la planojn de la t.n. Nova Romano-movado filmarte.

Ankaŭ Muriel ou le temps d’un retour (1963) rezignas pri klara intrigo kaj fokusiĝas pli pri la roloj, la unuopuloj. En la centro estis ĉiam denove la temoj de tempo, memoro, engaĝiĝo socia kaj kulpo individua.

Aliaj filmoj estis: La Guerre est finie (1966), Providence (1977), Mon oncle d’Amérique (1980), La Vie est un roman (1983), Mélo (1986), Smoking/No Smoking (1993) - adaptigo de teatraĵo de Alan Ayckbourn -, la serena-ironia-melankolia socia komedio On connaît la chanson (1997) kaj la filmigo de opereto Pas sur la bouche (2003).

Literaturo redakti

  • Scarlett Winter: Robbe-Grillet, Resnais und der neue Blick. Winter, Heidelberg 2007, ISBN 978-3-8253-5271-4.
  • Didier Deschamps (eld.) & François Thomas (eld.) & Françoise Castello: Das Atelier von Alain Resnais. Eldonis: CICIM Centre d’Information Cinématographique Munich & Filmtage Tübingen. Übersetzerin Karola Bartsch. Institut français, München 1992
  • Christoph Müller: „Je t’aime je t’aime“. En: Filmstellen VSETH & VSU, Eldonis: Science Fiction. - Andrzej Wajda. Dokumentation. Verband Studierender an der Universität VSU, Zürich 1990
  • Mirjam Schmid: Darstellbarkeit der Shoah in Roman und Film. Kulturgeschichtliche Reihe, 12. Sonnenberg, Annweiler 2012, ISBN 978-3-933264-70-1.

Eksteraj ligiloj redakti