Alajos BOGYÓ [alajoŝ bodjo], laŭ hungarlingve kutima nomordo BOGYÓ Alajos estis hungara operkantisto, (tenoro), teatrestro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis verebélyi kaj szentgyörgyi.

Alajos BOGYÓ
Persona informo
Naskonomo BOGYÓ Alajos
Naskiĝo la  11-an de junio 1834(nun 1834-06-11)
en Hungario Nemespann (Hungara reĝlando)
Morto la 22-an de julio 1906
en Hungario Pécs (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Alajos Bogyó [1] naskiĝis la 11-an de junio 1834 en Hungara reĝlando, en Nemespann (nuntempa Paňa en Slovakio), li mortis la 22-an de julio 1906 en Pécs.

Biografio redakti

Alajos Bogyó orfiĝis, tial li aliĝis al la soldatoj de la Hungara revolucio de 1848. Li plenumis spionadon por generalo György Klapka. Post falo de la liberecbatalo li finis pedagogian lernejon, poste li instruis. En 1861 li ricevis notarian laboron en Pozsony, kie li kantadis ankaŭ en koruso, kie li pruvis talenton pri kantado. En 1865 li aliĝis al trupo de Imre Szigeti en Pécs, en la sekva jaro li estis gastoaktoro de Nacia Teatro de Pest. Tiutempe li lernis kantoteknikon en Vieno, dum li estis aktoro-kantisto en Buda kaj Debrecen. En la jaroj 1871 kaj 1876 li denove havis rolojn en la Nacia Teatro. Inter 1880 kaj 1885 li estis teatrestro kun Béla Mándoky (Békéscsaba (1880-1881), Mohács (1881), Buda (1882)), poste li kantadis-aktoradis en pluraj lokoj. Li havis edzinon.

Lia repertuaro (elektito) redakti

Lia sola opereto redakti

  • Leánykérők

Lia sola kontribuo redakti

  • Korrajzok az 1848-49-iki szabadságharc és annak elnyomatása idejéből (Pécs, 1904)

Aktoroj, kiuj ludis ĉe Bogyó (elekto) redakti

Fontoj redakti