Alajos Kiss
Alajos Kiss [alajoŝ kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Alajos estis hungara pentristo, instruisto.
Alajos Kiss | |
---|---|
Alajos Kiss en 1911 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1857 en Felnémet |
Morto | 12-an de marto 1929 (71-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno |
Okupo | |
Okupo | pentristo • instruisto • artisto |
Alajos Kiss [1] Arkivigite je 2018-05-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de junio 1857 en vilaĝo Felnémet (nuntempa urboparto de Eger), li mortis la 12-an de marto 1929 en Eger.
Biografio redakti
Alajos Kiss studis en belarta akademio en Munkeno inter 1880–1884. Hejmenveninta li instruis en pluraj lernejoj en Eger. Li ankaŭ pentradis portretojn kaj altarajn bildojn. Li malofte ekspoziciis.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1913, 1915)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- altara bildo Sankta Kruco en Preĝejo Sankta Antonio (Eger) (1884)
- Sankta Maria (1884)
- fresko en preĝejo de Felnémet (1888)
- portreto pri Endre Tariczky (1892)