Alan Bullock

brita historiisto

Alan Bullock (naskiĝis la 13-an de decembro 1914 en Trowbridge, Wiltshire, mortis la 2-an de februaro 2004 en Oksfordo) – brita historiisto. Lia plej fama verko estis apartenanta al la klasika historiografiaĵo libro Hitler a Study in Tyranny (Hitler. Studumo de tiraneco), eldonita en 1952, kompletigita en 1964, kies eldonkvanto atingis 3 milionojn da ekzempleroj. Tradukita en la polan lingvon kaj plurfoje eldonata.

Alan Bullock
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1914 (1914-12-13)
en Trowbridge
Morto 2-an de februaro 2004 (2004-02-02) (89-jaraĝa)
en Oksfordo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Wadham • Bradford Grammar School
Familio
Patro Frank Allen Bullock
Edz(in)o Hilda Yates Handy
Infanoj Oliver Nicholas Alan Bullock • Adrian Charles Sebastian Bullock • Matthew Bullock
Okupo
Okupo politikisto • historiisto de moderna epoko • historiisto • biografo • universitata instruisto
Verkoj Hitler: Studumo de tiraneco
Hitler and Stalin: Parallel Lives
vdr

Vivo redakti

Dum la dua mondmilito Alan Bullock estis korespondanto de BBC. Li fondis Kolegion al Sankta Katerino en Universitato de Oksfordo kaj gvidis ĝin en la jaroj 1960-1980. En 1977 famiĝis per raporto por registaro de Brita Laborista Partio, en kiu postulis enpostenigi laboristojn por gvidaj estrejoj.

En 1972 ricevis nobelan titolon siro, en 1976 iĝis barono. Malgraŭ tio li ĉiam preterpasis la titolon.

Aŭtoro de alia monumenta verko Hitler and Stalin. Parallel Lives (Hitler kaj Stalin. Paralelaj vivoj; 1993).

Eksteraj ligiloj redakti

[1] Arkivigite je 2014-02-18 per la retarkivo Wayback Machine in libraries (WorldCat catalog)