Alan Deyermond FBA (Kairo, 24-a de februaro 1932 - 19-a de septembro 2009)[1] estis brita instruisto de mezepoka hispana literaturo kaj hispanisto.

Alan Deyermond
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1932 (1932-02-24)
en Kairo
Morto 19-an de septembro 2009 (2009-09-19) (77-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Calderstones School vd
Profesio
Okupo historiisto • universitata instruisto • verkisto • literaturkritikisto • hispanisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Kairo, kaj poste lia familio translokiĝis al Liverpool, unue, kaj al la Manikinsuloj, poste. Li estis allogita de la klasika hispana literaturo, ĉefe de libroj kiel la Poema del Mío Cid, la Libro de buen amor kaj La Celestina. Li estas aŭtoro de multnombraj libroj kaj artikoloj, kaj li prelegis en pli da cento da universitatoj tutmonde. Ekde juna li profesoris en la Westfield College de Londono. Li estas ĉefe mezepokisto, tio estas fakulas pri Mezepoko, li nun profesoras en la Universitato de Londono.

Verkoj redakti

  • The Middle Ages (Londono: Ernest Benn Ltd, 1971), tradukita hispanen kiel Edad Media (Barcelona: Editorial Crítica, 1979), estas historio de la hispana mezepoka literaturo.
  • Lazarillo de Tormes, a critical guide, (Londono: Grant & Cutler, 1993)
  • Libro del Conde Lucanor; enkonduko de Alan Deyermond; modernigita eldono kaj notoj de Reinaldo Ayerbe-Chaux, Madrido: Alhambra, 1985 [i.e., 1984]
  • La literatura perdida de la edad media castellana: catálogo y estudio, Salamanca: Eldonoj de la Universitato de Salamanko, 1995

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti