Alan Lee

(Alidirektita el Alan LEE)

Alan LEE [elen li] naskiĝis en 1947 en Middlesex, Anglio. Li studis grafikan fasonadon ĉe Artlernejo Ealing. Studante, li ĉefokupiĝis pri ilustrado de mitoj Keltaj kaj Nord-ĝermanaj. Dum lia tuta vivo artista restis ĉe Lee tiu intereso primitologia. Hodiaŭ li loĝadas en Devon kaj famas pro siaj kontribuoj al fantast-ilustrado, precipe de la libroj de Tolkien, sed ankaŭ de - ekzemple - Iliado. Tiel fama li fariĝis inter Tolkien-amantoj, ke filmisto Peter Jackson dungis lin por esti "arta konsilanto" dum la filmado de La Mastro de l' Ringoj, kune kun alia fama fantastilustristo, John Howe.

Alan Lee
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1947 (1947-08-20) (76-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Ealing Art College
Subskribo Alan Lee
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • psikiatro • aktoroartisto • vidartisto
vdr
Alan Lee
Jenajn librojn li interalie ilustris:

La stilon de Lee dominas nebulnuancaj akvareloj kaj vagaj krajonaĵoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.