Alandaluzia klasika muziko
Alandaluzia klasika muziko aŭ Alandalusa klasika muziko (طرب أندَلُسي), araba transliterumdo ṭarab andalusi, hispane música andalusí) estas stilo de araba muziko trovata en diferencaj stiloj tra Magrebo (Alĝerio, Maroko, kaj je pli malalta grado en Tunizio kaj Libio en la formo de la stilo ma'luf). Ĝi originiĝis el la muziko de Al-Andalus (islama Iberio) inter la 9a kaj 15a jarcentoj. Kelkaj el ties poemoj estis komponitaj de aŭtoroj kiaj Al-Ŝuŝtari, Ibn al-Ĥatib kaj Al-Mu'tamid ibn Abbad.
Orkestroj de Alandalusa klasika muziko etendas tra Magrebo, ekzemple en la jenaj urboj:
- Alĝerio: Tlemcen, Nedroma, Ĉerĉelo, Alĝero, Bejaia, Blida, Konstantino, Annaba, Souk Ahras, Sidi Bel Abbès, Orano, Koléa, Blida, Mostaganem
- En Alĝerio, estas tri ĉefaj stiloj aŭ skoloj nome:
- La garnati de la regiono de Tlemcen.
- La sana'a de la regiono de Alĝero.
- La ma'luf en la oriento de la lando en Konstantino kaj Annaba.
- En Alĝerio, estas tri ĉefaj stiloj aŭ skoloj nome:
- Maroko: Fez, Tetuano, Salé, Uĥda, Rabat, Tanĝero, Ĉauen, Safi
- Tunizio: Tunizo, Tistur, kaj Kajruano.
- Libio: Tripoli
- Ekster Magrebo ekzistas la Israela Alandalusa Orkestro, kiu ludas klasikan Alandalusan muzikon pere de pijjut el la tradicio de la Sefardoj.
Ili uzas instrumentojn kiaj al-Udo (liuto), rebab (rebec), darbuka, taarija (tamburino), kanun (citro), kaj kemenĉeo. Pli ĵuse, aliaj instrumentoj estis aldonitaj al la ensemblo, kiaj la piano, kontrabaso, violonĉelo, kaj eĉ banĝo, saksofonoj, kaj klarnetoj, kvankam tiuj estas raraj.
Referencoj
redakti- ↑ (2002) Horizons Maghrebins: Le droit à la mémoire. Presses Universitaire du Mirail. ISBN 978-2-85816-657-2.
Bibliografio
redakti- Farmer, Henry George (1978). Historical facts for the Arabian musical influence. Ayer Publishing. ISBN 978-0-405-08496-6.
Eksteraj ligiloj
redakti- Nuntempa Alandaluzia muziko[rompita ligilo]