La Alaska kalidro, CalidrisErolia mauri, estas tre eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alaska kalidro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Calidris
Specio: C. mauri
Calidris mauri
Cabanis, 1857
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Ereunetes mauri
Erolia mauri

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu kalidro idigas en tundro de orienta Siberio kaj Alasko de kie venas ties nomo. Ĝi migras al ambaŭ marbordoj kaj sudo de Usono, Meksiko, Centra Ameriko kaj la Karibo kaj nordo de Suda Ameriko ĉe Kolombio. Ĝi estas tre rara vagulo en okcidenta Eŭropo. Tiu estas la plej abunda vadbirdo en okcidenta Usono kun loĝantaro de ĉirkaŭ 3,5 milionoj; multnombro de tiu birdo povus malpliiĝi pro poluado kaj aliaj kialoj ĉe haltejoj dum migrado.

Aspekto redakti

Plenkreskuloj estas ĉirkaŭ 16 cm longaj kaj pezas ĉirkaŭ 25 g kaj havas malhelajn krurojn kaj mallongan maldikan bekon, kiu estas pli fajna kaj iomete subenkurbigita pinte kaj larĝa ĉebaze. Estas blanka superokula strio. La korpo estas bruna supre kaj blanka sube. Ili estas ruĝbrunaj ĉekrone. Inoj estas iomete pli grandaj kaj havas bekon iomete pli longan. Tiu birdo povas malfacile diferenciĝi disde aliaj similaj etaj vadbirdoj, speciale de la pigmea kalidro. Konfuzo okazas ĉefe en vintra plumaro, kiam ambaŭ specioj estas tute grizaj. La alaska kalidro atingas vintran plumaron pli frue en aŭtuno ol la Pigmea kalidro.

Kutimoj redakti

La Alaska kalidro konstruas neston surgrunde, kutime inter plantaro. La masklo faras kelkajn truojn; la ino elektas unu kaj tie demetas 3 ĝis 5 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas; la ino povas formigri antaŭ eloviĝo. La masklo kaj foje la ino prizorgas la idojn, kiuj tujtuje sin mem nutras.

La alaskaj kalidroj sin nutras en kotejoj, bekoplukante laŭ esploro per la beko aŭ laŭ rigarda serĉado. Ili sin nutras ĉefe per insektoj, etaj krustuloj kaj moluskoj; foje iom da planta materialo. Ili sin nutras en aroj per rapidaj movoj kvazaŭ tiuj de kudromaŝino. Ili flugas ankaŭ en aroj per rapidaj kaj sendirektaj kolektivaj movoj.

Ili vivas 9 jarojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti