Alastair Preston Reynolds (13an de marto 1966) estas brita verkisto pri scienco-fikcio. Li specialiĝas pri malhela teknikema scienco-fikcio kaj kosmaventuroj. Li pasis siajn komencajn jarojn en Kornvalo, translokiĝis al Kimrio antaŭ iri al Universitato de Newcastle, kie li lernis fizikon kaj astronomion. Poste li atingis FD el la Universitato St. Andrews, Skotlando. En 1991, li moviĝis al Noordwijk, Nederlando, kie li renkontis kun sia edzino Josette (franca). Tie li laboris por la Eŭropa Kosma Esplora kaj Teknologia Centro, parto de la Eŭropa Kosma Agentejo, ĝis 2004 kiam li lasis tion por verki la tutan tempon. Li revenis en Kimrion en 2008 kaj loĝas ĉe Cardiff.

Alastair Reynolds
Alastair Reynolds (2010)
Alastair Reynolds (2010)
Persona informo
Alastair Reynolds
Naskonomo Alastair Preston Reynolds
Naskiĝo 13-an de marto 1966 (1966-03-13) (57-jaraĝa)
en Barry
Lingvoj kimraangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Kimrio vd
Alma mater Universitato St. AndrewsUniversitato de Newcastle vd
Profesio
Alia nomo voxish vd
Okupo astrofizikisto • verkisto • sciencfikcia verkisto vd
Aktiva dum 1991– vd
Verkado
Verkoj Zima Blue and Other Stories ❦
Revelation Space ❦
Redemption Ark ❦
Feeling rejected ❦
House of Suns ❦
Beyond the Aquila Rift ❦
Diamond Dogs, Turquoise Days ❦
Blue Remembered Earth ❦
Pushing Ice ❦
Century Rain ❦
Slow Bullets ❦
The Six Directions Of Space vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Intervjuoj redakti