Alavitoj
La alavitoj aŭ alaŭitoj (arabe علوية, ‘Alawiyyah), ankaŭ konataj kiel arabe نصيريون, Nuṣayrī), kaj aliversioj an-Naṣīriyyah, kaj al-Anṣāriyyah), estas sekto de la ŝijaista Islamo.
Alavitoj | |
---|---|
![]() | |
religia grupo • sekto | |
Ŝijaismo | |
islamo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Ĝia nomo devenas de Ali ibn Abi Talib (Alijo), kuzo kaj bofilo de Mohamedo, kaj kvara kalifo de Islamo.
La saman originon havas la vorto "alevoj", kiu estas konsiderata kiel alia branĉo de Islamo.
Ĝi estas ĉefe disvastiĝinta en Sirio.
Historio
redaktiOrigino
redaktiLa origino de la Alavitoj estas disputata. Kelkaj konsideras ilin kiel prapopolo de la epoko de Aleksandro la Granda, kiu alprenis kristanan kaj poste islaman fidon.
La alavitoj mem konsideras ke ili devenas el la dekunua Imamo, Hasan al Askari (m. 873), kaj lia disĉiplo Ibn Nusayr (m. 868). Tiu ĉi sin proklamis Bāb "Pordo" (reprezentanto) de la 11-a Imamo en 857.
La sekto estis organizita de sekvanto de Ibn Nusayr, konata kiel al-Khasibi, kiu mortis en Halepo ĉirkaŭ 969. Lia nepo, al-Tabarani, translokiĝis al Latakio en la siria marbordo, kie li prilaboris la religion kaj konvertis grandan parton de la loka loĝantaro.
20-a jarcento
redaktiPost la falo de la Otomana Imperio, la Franca Respubliko okupis la teritorion kiu nun estas Sirio kaj Libano. Ili agnoskis diversajn minoritatojn, inter kiuj la alavitojn.
En 1925 oni kreis "teritorion de la alavitoj", kaj en 1930 oni kreis registaron en Latakio. Ĝi daŭris ĝis la 28-a de februaro de 1937, kiam ĝi unuiĝis al Sirio.
En 1939, parto de la nordokcidenta Sirio, la Sanjako de Aleksandreto (Alexandretta, nun İskenderun), nuna Provinco Hatay, kiu enhavis grandan nombron da Alavitoj, estis transdonita al Turkio, kio kaŭzis multajn protestojn inter la alavitoj, kaj ĝenerale en la tuta Sirio. Zaki al-Arsuzi, la gvidanto de la ribelo, fariĝos poste unu el la fondintoj de la partio Baazo.
Post la preno de la povo fare de tiu partio, la alavito Hafez al-Asad fariĝis prezidanto de Sirio en 1971. La sekto estis forte reprezentata en la gvidaj organoj de la registaro, malgraŭ ke ĝi konsistas nur ĉirkaŭ 15 procentojn de la loĝantaro.
21-a jarcento
redaktiLa filo de Hafez al-Asad, Baŝar al-Asad, estis la prezidanto de la lando de 2000 ĝis 2024, kiam lia reĝimo estis renversita.
Inter la 7a kaj 9a de marto 2025 okazis masakro de la alavitoj en Sirio. Enketo de Reuters trovis, ke dum tiuj tri tagoj, sunaismaj siriaj fortoj murdis ĉirkaŭ 1 500 alavitojn. [1]
Referencoj
redakti- ↑ Syrian forces massacred 1,500 Alawites. The chain of command led to Damascus., Reuters la 30-an de junio 2025