Alban Thorer
Albanus Thorinus estis germana kuracisto, filologo, pedagogo, humanisto, tradukisto kaj profesoro pri Medicino kaj rektoro el la Universitato de Bazelo. Li konis la grekan kaj la latinan kaj ankaŭ estis profesoro pri la latina kaj retoriko.[1]
Albanvs Torinvs (1489-1550) | |||||
---|---|---|---|---|---|
"De Singvlarvm Corporis Partivm Ab Hominis Coronide Ad Imvm Vsqve Calcanevm", verko de Albanus Thorinus, eldonita de Aleksandro de Tralles, en 1533.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1489 en Winterthur, Germanio | ||||
Morto | 23-an de februaro 1550 en Bazelo, Svisio | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bazelo Universitato de Montpellier | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto universitata instruisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiAlbanus Thorer aŭ, kiel li estis konata en siaj pli postaj jaroj, Alban zum Tor aŭ zum Thor, estis naskita en Vinterturo en 1489. Li studis en Bazelo, kie lia nomo aperis unuafoje en la granda registro inter tiuj enskribitaj en la somersemestro de 1516 kiel “Albanus Thorer ex Winterthur Constanc. dioc.”. En 1520 li iĝis abituriento kaj en 1522 li iĝis majstro de liberalaj artoj. En 1524 li iĝis preleganto pri la latina kaj retoriko. En la somero de 1527 li estis studento de Paracelso.
En 1529 Thorer decidis apogi la reformacion kaj restis ĉe la Universitato de Bazelo kun la prelegantoj Johannes Oecolampadius, Bonifacius Amerbach kaj Oswald Bär (1482-1567). Universitatoperacioj tiam estis verŝajne ĉesigitaj inter 1529 kaj 1532 pro la okazaĵoj de la reformacio kaj manko de financoj.
Li tiam forlasis Bazelon kaj daŭrigis la medicinstudojn kiujn li komencis pli frue en Montpellier en Francio. Li doktoriĝis pri tiu ĉi scienco en 1529 kie li estis kunstudanto de Nostradamus. En 1529, Thorer malkovris manuskripton de Marcus Gavius Apicius en la insulo Maguelone proksime de Montpellier, kiun li publikigis en Bazelo en 1541. De tiu sama jaro, la Episkopo de Montpellier estis Guillaume Pellicier la 2-a (1490-1568), kiu ankaŭ estis interesita pri manuskriptoj. La episkopa sidejo tiam estis transigita el Maguelonne al Montpellier en 1535.
Dum kelka tempo li tiam denove laboris en Bazelo kiel rektoro en la lernejo de Sankta Petro ĝis li transprenis la profesorecon pri la latina kaj retoriko tie en 1532 kiam la universitato tie estis restarigita. La rektoreco estis okupita de Oswald Bär kiam la universitato remalfermis en 1532. La du katedroj pri teologio estis de okupita de Oswald Myconius kaj Phrygio, la jura profesoreco de Amerbach, la medicinprofesoreco de Bär, Sebastian Münster por la hebrea, Simon Grynaeus por la greka kaj Alban Thorer por la latina, la temo de matematiko de la teologo Wolfgang Wissenburg (1496-1575) kaj la dialektiko por la direktoro de la Sulzer-kolegio. Por la momento ankoraŭ mankis la instruistoj pri la natursciencoj kaj moralaj sciencoj.
En 1532 li vizitis Erasmus de Roterdamo en Freiburg im Breisgau. En 1533 li vojaĝis al Würzburg por viziti la princon-episkopon Konrad la 2-a de Thüngen (1466-1540) kun la espero iĝi kortega kuracisto, kio ne estis plenumita. En 1535 li estis persona kuracisto de la margrafo Ernst de Baden-Durlach (1482-1553). Tiam en 1536 li revenis al Bazelo pro voko de la konsilio kaj eniris la medicinan fakultaton kiel profesoro. En 1540 li estas listigita kiel profesoro pri fiziko, sed li ŝajne okupis tiun pozicion nur por mallonga tempo, eble nur provizore. Du jarojn poste li administris la rektorecon (1542/43). Ekde februaro 1541 Conrad Gesner vizitis liajn lecionojn.
Lia akademia laboro venis al subita fino kiam, en 1545, li rajdis sen forpermeso al medicina konsulto en Mömpelgard kune kun la duko Christoph de Württemberg (1515-1568). La Bazela Konsilio demisiis lin, kvankam li estis senkulpigita pro sia subita foriro citante la haston kiu estis necesa. Lia peto por reintegriĝo estis malaprobita. Thorer tiam vivis nur por mallonga tempo. Li mortis en Bazelo la 23-an de februaro 1550, ne en 1549, kiel oni poste notis en la granda registro en 1542 de Heinrich Pantaleon, post kiam li nomis sian edzinon Anna Rößlerin kiel heredantino de siaj propraĵoj la 19-an de decembro 1549.
Servoj
redaktiLa kombinaĵo de filologiaj kaj medicinaj studoj, kiel elstarigita de Thorer, estis tute ne malofta en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Antaŭ ol povi okupiĝi pri siaj efektivaj fakultataj studoj, teologio, juro aŭ medicino, la studentoj devis aŭskulti preparajn prelegojn pri la latina lingvo kaj la antikveco kiel membroj de la tiel nomata arta fakultato, ĉar ili devintus aŭskulti la prelegojn, kiuj estis okazigitaj ekskluzive en la latina lingvo, kaj sen la kono de la latina ili tute ne povis sekvi la teologiajn, jurajn kaj medicinajn profesorojn. Kiel rezulto de sia humanisma studo, Thorer povis prezenti la verkadojn de grekaj kuracistoj en latinaj tradukoj kaj la verkojn de romiaj kuracistoj en praktikaj eldonoj al siaj profesiaj kolegoj.
La merito, kiun li tiamaniere gajnis, eĉ superas la fakto, ke li disponigis germanan tradukon de la epokfara verko pri la plej granda siatempa anatomo, la "Fabrica humani corporis" de Andreo Vesalio, kiu estis publikigita en Nurenbergo en 1551.
Ne estas dubo, ke estis proksimaj personaj rilatoj inter li kaj la aŭtoro de "Fabrica". Oni scias almenaŭ, ke la tiama 28-jara Vesalio enskribiĝis en Bazelo, en 1542, ĝuste kiam Thorer estis rektoro, kaj kontrolis la presadon de sia laboro tie - la sama estis publikigita fare de Johano Oporino en Bazelo, en 1543. Nur unu traktado estis menciita de Thorer kiel sendependa medicina verko: "Kiel sin deteni de la kruela, timiga pesto"[2] Bazelo, 1539."
Edward Brandt kritike taksas la verkon de Thorer pri la kuirlibro de Apicius. Thorer ŝanĝis la laboron en "humanisman latinon" kaj tial lia eldono devas esti rigardita kiel scivolemo en la historio de filologio.
Christian Theophil Schuch (1803-1857) skribis pri tio: “La kuracisto [Alban Thorer] diras en la antaŭparolo, ke li trovis duonŝiriĝintan kaj apenaŭ legeblan kodekson de Apicius en angulo de la medicina fakultato en Montpellier, sed li nur kuraĝis fari unu eldonon, post kiam amiko sendis al li la Veneciajn librojn el 1503 kaj la studentoj ne lasis lin en paco, kvankam ambaŭ ekzempleroj (...) estis ege misaj kaj neniu kristana infano povis eliri el tiu ĉi labirinto. (...) "Aŭ la redaktoro ofte donis al ni siajn proprajn inventaĵojn aŭ, kion ni volas kredi je lia merito, li ne ĉiam kapablis legi la manskribaĵojn kaj kreis variantojn pro nescio."[3]
Verkaro
redakti- Epitoma integrae grammatices, Manuel Chrysoloras, 1528
- Epiphanii episcopi Cypri de prophetarum vita et interitu, Epiphanius Constantiensis, 1529
- Eidyllia, Eiusdem epigrammata, bipennis et ala, Teokrito, 1530
- Parua poemata Eiusdem epigrammata, Teokrito, 1530
- Opus diuinum, quo vir ille vastissimum totius artis oceanum, laconica breuitate, sensibus argutis, merisque aphorismis in epitomen, Paŭlo de Egino, 1532
- Opus divinum, quo vir ille vastissimum totius artis oceanum, Paulus Aegineta, 1532
- De Pulsuum Scientia Libellus, 1533
- De singularum corporis partium ab hominis coronide ad imum vsque calcaneum uitijs, aegritudinibus, & iniurijs, Aleksandro de Traleso, 1533
- De exacta retrimentorum vesicae cognitione, 1533
- Ippokratous Kōou Prognōstikōn bibloi, 1536
- Prognōstikōn biblia, Hipokrato, 1536
- Klaudiu Galēnu Pergamenu Peri hygieiōn biblia hex, Klaŭdo Galeno, 1538
- Pauli Aeginetae Libri septem, 1538
- De re culinaria, Marcus Gavius Apicius, 1541
- Paraphrases In Libros Omneis Alexandri Tralliani, 1541
- De bello Troiano, Dares Phrygius, Vincentius Opsopoeus (1485-1539), Cornelius Nepos, Homero, Gaius Silius Italicus (28-103), Pindarus, Nicolò Valla (1444-1473), Publius Baebius Italicus (55-98), 1541
- De febrium causis et differentijs, Alexander Aphrodisiensis, Giorgio Valla, Simon Grynaeus, Claudius Galenus, 1542
- Svmmae inter arabes autoritatis medici, therapeuticę methodi, hoc est, curandi artis, 1543
- Jani Damasceni Therapeutice methodi hoc est, curandi artis, Serapio la Maljuna, Gerardus Cremonensis, Johannes Damasceni (675-749), 1543
- Opuscula aliquot, Polibo de Kos, 1544
- Xenophontis ... Opera, quae quidem extant, omnia, Ksenofono, Constantino Cajetan (1560-1650), 1545
- Medicinae totius Enchiridion, Paŭlo de Egino, 1551
- De bello troiano, in quo ipse militavit, 1558
Vidu ankaŭ
redakti- Marcus Gavius Apicius (25-42) itala fakulo pri kuirado
- Paŭlo de Egino (625-690)
- Erasmo de Roterdamo (1465-1536)
- Konrad von Thüngen (1466-1540)[4]
- Johannes Oecolampadius (1482-1531)
- Oswald Bär (1482-1567) germana kuracisto kaj profesoro en la Universitato de Bazelo
- Ernst la 1-a von Baden-Durlach (1482-1553)
- Paulus Phrygio (1483-1543) germana teologo kaj reformisto
- Sebastian Münster (1488-1552)
- Oswald Myconius (1488-1552)
- Paracelso (1493-1541)
- Simon Grynaeus (1493-1541)
- Bonifacius Amerbach (1495-1562)
- Bonifacius Amerbach (1495-1562)
- Wolfgang Wissenburg (1496-1575) svisa reformisto, geografo kaj universitata profesoro
- Michel de Nostredame (1503-1566)
- Johannes Oporinus (1507-1568)
- Andreo Vesalio (1514-1564)
- Christoph, Duko de Württemberg (1515-1568)
- Henricus Petrus (1546-1627) belga presisto kaj publikigisto
- Melchior Adam (1575-1622)
- Jacobus Tollius (1633-1696)
- Johann Jacob Leu (1689-1768) svisa enciklopediisto
- Christian Gottlieb Jöcher (1694-1758) germana akademiulo, bibliotekisto kaj leksikografo
- Lucian Müller (1836-1898) germana erudiciulo kaj filologo
Referencoj
redakti- ↑ Historisches Lexikon der Schweiz
- ↑ Germane:Wie man sich von der grausamen erschrecklichen Pestilens enthalten mög.
- ↑ Dokumento verkita surbaze de la germana Vikipedia artikolo.
- ↑ Deutsche Biographie