Albatrosinsulo (Tasmanio)

Albatrosinsulo, aŭ en angla Albatross Island, estas 18 ha insula naturrezervejo ĉe la Bass Markolo en sudorienta Aŭstralio. Ĝi estas parto de la insularo Hunter de Tasmanio kaj kuŝas inter nordokcidenta Tasmanio kaj Reĝinsulo. Ĝi estas parto de la Grava Birdareo Albatrosinsulo kaj Nigrapiramida Roko. Ĝi elstaras pro sia reprodukta kolonio de 5,000 paroj de Singarda albatroso, ĉirkaŭ 40% el la tutmonda populacio de la specio.[1][2]

Albatrosinsulo
insulo [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj40° 23′ S, 144° 39′ O (mapo)-40.38333333144.65Koordinatoj: 40° 23′ S, 144° 39′ O (mapo)
Areo0,18 km² (18 ha) [+]

Albatrosinsulo (Aŭstralio)
Albatrosinsulo (Aŭstralio)
DEC
Albatrosinsulo
Albatrosinsulo

Albatrosinsulo (Pacifika oceano)
Albatrosinsulo (Pacifika oceano)
DEC
Albatrosinsulo
Albatrosinsulo
Map
Albatrosinsulo
vdr

Faŭno redakti

Krom la Singardaj albatrosoj, reproduktaj marbirdoj kaj vadbirdoj estas Blua pingveneto, Fajnbeka pufino, Feturta priono, Pacifika mevo, Blanka mevo kaj Fulga hematopo. Paro de Blankventra maraglo kutime nestumas tie ĉiujare. La insulo estas vizitata regule de Nana arktocefalo kaj Forstera arktocefalo. Reptilioj estas la Metala skinko kaj la Tasmania arboskinko.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. IBA: Albatross Island & Black Pyramid Rock. Birdata. Birds Australia. Arkivita el la originalo je 2016-10-13. Alirita 2011-05-19.
  2. Small Bass Strait Island Reserves. Draft Management Plan, Department of Primary Industries,Water and Environment. Tasmania, October 2000, archived from the original on 2011-03-30, https://web.archive.org/web/20110330063352/http://www.parks.tas.gov.au/file.aspx?id=6388, retrieved 2012-02-04 
  3. Brothers, Nigel; Pemberton, David; Pryor, Helen; & Halley, Vanessa. (2001). Tasmania’s Offshore Islands: seabirds and other natural features. Tasmanian Museum and Art Gallery: Hobart. ISBN 0-7246-4816-X

40° 23′ S 144° 39′ O / 40.383 °S, 144.650 °O / -40.383; 144.650 (mapo)