Albert-László Barabási

BARABÁSI Albert-László estas rumanuja hungara-usona fizikisto, universitata profesoro, ano ekstera de la Hungara Scienca Akademio, de 2007 ano de la Academia Europaea naskita en Cârţa (Harghita) la 30-an de marto 1967. Li estas la filo de historiisto László Barabási.

Albert-László Barabási
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1967 (1967-03-30) (57-jaraĝa)
en Cârța
Lingvoj anglahungararumana
Ŝtataneco HungarioRumanioUsono
Alma mater Universitato de BukareŝtoUniversitato de BostonoUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto • network scientist
Verkoj Formula: the science behind why people succeed or fail.
TTT
Retejo http://www.barabasilab.com/
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon Albert-László Barabási finis en Miercurea Ciuc kaj inter 1986-1989 li studis en Universitato Bukareŝto, sekve en 1991 en ELTE de Budapeŝto kaj fine li doktoriĝis en 1994 en Universitato de Boston (Usono). Poste li laboris en Universitato Notre Dame de 1995. De aŭtuno 2007 li la universitaton forlasis Notre Dame kaj li fariĝis profesoro kaj direktoro de Centro pri Retarscienco de Universitato Northeastern (Center for Network Science at Northeastern University). Ekde 2007 li estas hungara civitano kun konstanta restado en Usono.

Esplortereno redakti

Lia merito ĉefa estas la evoluigo de teorio pri reala mondretaro. Sia libro titolita The New Science of Networks aperis en 10 lingvoj.

Elektitaj verkoj redakti

  • Barabási, Albert-László, Linked: How Everything Is Connected to Everything Else, 2002. (Ligite: Kiel estas ligita ĉio al ĉio cetera).
  • Barabási, Albert-László and Réka Albert, "Emergence of scaling in random networks", Science, 286:509-512, October 15, 1999
  • Barabási, Albert-László and Zoltán Oltvai, "Network Biology", Nature Reviews Genetics 5, 101-113 (2004)
  • Barabási, Albert-László, Mark Newman and Duncan J. Watts, The Structure and Dynamics of Networks, 2006.Albert-László

Fontoj redakti