Albert Edward Styler

(Alidirektita el Albert Edward STYLER)

Albert Edward STYLER [stajler] (naskiĝis la 28-an de decembro 1865 en Feckenham; mortis la 25-an de junio 1928 en Eastbourne) estis angla esperantisto kaj instruisto de lingvoj.

Albert Edward Styler
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1865 (1865-12-28)
Morto 25-an de junio 1928 (1928-06-25) (62-jaraĝa)
en Beachy Head
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto • lingva instruisto
vdr

Li aŭskultis prelegon de Mudie la 31-an de oktobro 1913 kaj du monatojn poste eldonis originalan skizaron: En la Montoj. En 1914 aperis En la Dolomitoj (plejparte poemoj) kaj bona traduko de In Memoriam (Tennyson).