Albert Gallois

franca esperantisto

Albert GALLOIS [galŭa] (20-a de oktobro 1853 en Bayeux – 1937) estis grafo kaj franca esperantisto, pioniro de Esperanto en Italio.

Albert Gallois
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1853 (1853-10-20)
en Bayeux
Morto 30-an de novembro 1936 (1936-11-30) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Soifo al neatenditaj aventuroj logis lin for de la hejmo en malproksimajn vojaĝojn, inter aliaj al Tunizio, Kanado kaj Gvineo, kie li en 1900-1901 partoprenis fervojkonstruon kiel direktoro. Li iĝis esperantisto dum 1902, kaj de tiam multe laboris por Esperanto en Italio (edziĝinte al italino). En Riolunato (provinco de Modena) li fondis Esperanto-grupon; li estis kunfondisto de Itala Societo por la Propagando de Esperanto (ISPE) kaj de la gazeto L'Esperantista, dum 1902.

Li tradukis du lernilojn de Theophile Cart (1903-04) kaj - kun Rosa Junck - la Fundamenton de Esperanto el la franca en la italan. Luigi Giambene forte kritikis la tradukon faritan de du tradukintoj, kies gepatra lingvo ne estis la itala: "...multego da vortoj ricevas sencon malveran ... ni trovis pli ol 100 malĝustaĵojn ..." [1]).

Literaturo redakti

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)

Notoj redakti

  1. I. Bibliografio de Internacia Lingvo, p. 269 laŭ Roma Esperantisto 1908, p. 99