Albert George Wilson

usona astronomo

Albert George Wilson (naskiĝis la 28-an de julio 1918 en Houston, mortis la 27-an de aŭgusto 2012 en Sebastopol) estis usona astronomo

Albert George Wilson
Persona informo
NomoAlbert George Wilson
Dato de naskiĝo28-a de julio 1918
NaskiĝlokoHouston
Dato de morto27-a de aŭgusto 2012
MortolokoSebastopol [+]
Aĝo je morto94
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li ricevis sian doktorecon de filozofio pri matematiko en Caltech en 1947 kun disertaĵo pri Akse simetriaj provarmaj steĉoj en duone nefinita solido.

En 1949 li ricevis postenon en la Observatorio de Monto Palomar, en 1953 li iĝis adjunkta direktoro de la Observatorio Lowell, kaj direktoro inter 1954 kaj 1957. Pli malfrue, li laboris por la RAND Corporation kaj plurajn firmaoj de la privata sektoro.

En 1962 li estis la eldonisto fondinto de la priastronomia revuo Icarus, de 1966 al 1972 li okupisla postenon de asociata direktoro de McDonnell-Douglas Advanced Research Laboratories, li estis poste adjunkta instruisto en Universitato de Suda Kalifornio kie li donis kursojn pri filozofio kaj scienco ĝis sia emeritiĝo.

Li poste aniĝis al la Institute for Man and Science (Instituto por la Homo kaj la Scienco) kaj la Institute of the Future (instituto por la Estonteco), farante lekciojn kaj konsultadojn por ambaŭ grupoj.

Li malkovris plurajn asteroidojn kaj kunmalkovris la periodan kometon 107P/Wilson-Harrington.

Malkovritaj asteroidoj : 5
1620 Geographos 14-a de septembro 1951 kun R. Minkowski
1915 Quetzálcoatl 9-a de marto 1953
1980 Tezcatlipoca 19-a de junio 1950 kun Å. A. E. Wallenquist
10000 Myriostos 30-a de septembro 1951
(118162) 1951 SX 29-a de septembro 1951


Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti