Albert GIESE (naskiĝinta la 14-an de majo 1851 en Altena, mortinta la 1-an de decembro 1944 en Halle) estis germana arĥitekto.

Albert Giese
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1851 (1851-05-14)
Morto 10-an de decembro 1944 (1944-12-10) (93-jaraĝa)
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Vivo redakti

Albert Giese estis la undeka infano de Friedrich Giese kaj Marie Elisabeth Giese (fraŭline Berkenhoff) el la regiono Sauerland.

Post trejniĝo kiel bakisto Albert kune kun la frato Ernst Heinrich translokiĝis al Halle. Ankoraŭ malpost la transloĝiĝo li edzinigis Marie Leopoldine Gertrude Gläsner kun kiu li havis tri infanoj. Inter ili speciale menciindas la dua, la arthistoriisto Leopold Giese. Albert Giese fondis en 1883 kun sia frato Ernst Heinrich Giese la firmaon Atelier für Architektur und Kunstgewerbe / Bauausführung en Halle afergvidonte tie ĉi ĝis 1922. Lia malaperinta tombo troviĝis sur la Norda tombejo.[1]

Konstruaĵoj kaj skizoj (sub la kunlaboro frata) redakti

 
Aĉethalo Romia imperiestro, Erfurto
 
Kobe-vilao en Halle
  • 1886–1888: pafejo de la Pafista societo de Glauchau; monumentprotektataĵo en Halle, Lerchenfeldstraße 14 (nuntempe Urba muzeo[2]
  • 1887: loĝeja kaj komerca domo en Halle, Geiststraße 23 (monumentprotektotaĵo)
  • 1889–1890: tekstilaĵvendejo Bruno Freytag en Halle; monumentprotektataĵo, Leipziger Straße 100
  • 1889–1890: aĉethalo Max Pinthus en Halle, Marktplatz 18 (ŝanĝite en la 1906-a jaro)
  • 1889–1891: loĝada kaj komerca domaro kun Café Hohenzollern en Halle, Geiststraße 40/41 (la domo ĉe Geiststraße 41 malkonstruitis en 2007 abgerissen)
  • 1890: loĝada kaj komerca domo en Halle, Geiststraße 10 (monumentprotektataĵo
  • 1891/92: vilao por la komercisto Paul Kobe en Halle, Philipp-Müller-Straße 65 (monumentprotektataĵo)
  • 1892: loĝada kaj buroa komplekso kun staplejo de la transportadsocieto Albert Mann en Halle, Ankerstraße 3 (monumentprotektataĵo)
  • 1897: komerca domo estinta eldoneja kaj preseja sidejoj de la taggazeto Hallesche Nachrichten en Halle, Große Ulrichstraße 16 (monumentprotektaĵo)
  • 1897–1898: pafejo ĉe Pößneck, Straße des Friedens 18[3]
  • 1900 (ĉirkaŭ): du loĝadaj kaj komercaj domoj en Halle, Joliot-Curie-Platz 1 kaj 1a (monumentprotektaĵo)
  • 1901: loĝada kaj komerca ejo en Halle, Schmeerstraße 28 (monumentprotektataĵo)
  • 1901: loĝada kaj komerca domo en Halle, Große Steinstraße 68 (monumentprotektataĵo)
  • 1901–1902: Vilao Kaehne en Halle, Mühlweg 15 (monumentprotektataĵo)
  • 1901–1902: tekstilaĵvendejo Brummer & Benjamin en Halle, Große Ulrichstraße 22/23 (monumentprotektataĵo)
  • 1906: loĝada kaj komerca domo en Halle, Große Steinstraße 23 (monumentprotektataĵo)
  • 1906–1907: Popolparko (Halle), Burgstraße 27 (sub monumentprotektado)
  • 1906–1908: Galerioj Anger 1 en Erfurto por la aĉethala komplekso de Hermann Tietz (kiuj interne aliaranĝitis en la jaro 1967-a)[4]
  • 1908: teksilaĵvendejo Weiss en Halle, Leipziger Straße 105/106 (ŝanĝo fasada en la 1960-aj jaroj, tamen sub monumentprotektoteco)

Literaturo redakti

  • Mirjam-Juliane Frank: Die Bauten von Albert und Ernst Giese und ihrem „Atelier für Architektur und Kunstgewerbe / Bauausführung“ (1883–1922) in Halle (Saale) unter spezieller Betrachtung ihrer Kauf- und Warenhausarchitektur. Bakalaŭriĝlaboraĵo malpresita, Universitato Halle, 2001.
  • Volkspark Halle e.V. (eld.): 100 Jahre Volkspark Halle. Hochschule für Kunst und Design Halle, Halle (Saale) 2007, ISBN 978-3-86019-059-3.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Volkspark Halle e.V. (eld.): 100 Jahre Volkspark Halle. Hochschule für Kunst und Design Halle, Halle (Saale) 2007, ISBN 978-3-86019-059-3, p. 49–55.
  2. Vereinshaus Lerchenfeldstraße 14. Arkivita el la originalo je 2021-08-05. Alirita 2021-08-05.
  3. Ulrike Stark (prilab.): Historische Theaterbauten. (= IRB-Literaturauslese, Nr. 3055.) 2. Auflage, IRB-Verlag, Stuttgart 1993, p. 118.
  4. Karstadt Warenhaus AG Erfurt (eld.): Das Erfurter Kaufhaus und sein Jahrhundert. Vom Kaufhaus Römischer Kaiser zum Karstadt-Themenhaus (1908–2000). Erfurt 2000