Albert Giraud

belga poeto

Émile Albert Kayenberg, artista pseŭdonomo Albert Giraud (23-a de junio 1860 en Loveno26-a de decembro 1929 en Schaerbeek) estis belga poeto.

Albert Giraud
Persona informo
Naskonomo Emile Albert Kayenbergh
Naskiĝo 23-an de junio 1860 (1860-06-23)
en Loveno
Morto 26-an de decembro 1929 (1929-12-26) (69-jaraĝa)
en Schaarbeek
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo poeto • aktoroĵurnalisto • literaturkritikisto • verkistokritikisto vd
Laborkampo poezioliteratura kritiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deveninte el familio de komercantoj, li studis en la Fakultato de filozofio kaj literaturo de la Katolika Universitato de Loveno, poste en la Universitato de Bruselo. Pro financaj problemoj de sia familio li devis rezigni pri siaj studoj kaj eklaboris kiel ĵurnalisto, poste kiel bibliotekisto.

Ekde 1881 Giraud skribas kritikojn por la literatura kaj arta revuo La Jeune Belgique (Juna Belgio). Ekde 1883 li publikas siajn proprajn verkojn. De 1920 ĝis sia morto en 1929 li estas membro de la Reĝa Akademio de lingvo kaj literaturo francaj.

Plej konata verko lia estas Pierrot Lunaire, publikigita en 1884. Ĝi estas kolekto de 50 poemoj en la tradicioj de superrealismo kaj simbolismo kaj iĝis fama pro tio ke Arnold Schoenberg uzis 21 el la de Otto Erich Hartleben germanlingve tradukitaj poemoj en sia en 1912 publikigita verko Pierrot Lunaire, revolucia pro ĝia "atonala" muzika lingvo kaj ĝia uzado de la solista voĉo inter parolo kaj kanto.

Eksteraj ligiloj redakti