Albertus Risaeus Hardenberg (1510-1574) estis teologo, reformisto, humanisto kaj predikisto en la Katedralo de Bremeno (1547). Li estis amiko de Johannes a Lasco (1499–1560) kaj partoprenis en la "Dieto de Speyer" (1544)[1] kaj en la "Dieto de Vormio" (1545). En 1561, li estis forpelita kiel predikisto en Bremeno pro sia malkonfeso de la lutera doktrino pri la Noktomanĝo de la Sinjoro. Ekde 1567 li estis predikisto ĉe Emden. [2]

Albert Hardenberg
Persona informo
Naskiĝo 1510
en Rheeze, apud Hardenberg, Nederlando
Morto 18-an de majo 1574 (1574-05-18)
en Emden
Religio protestantismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Habsburga Nederlando vd
Alma mater Malnova Universitato de Loveno
Universitato de Wittenberg
Universitato de Majenco
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Junularo kaj edukado redakti

La malriĉaj gepatroj de Hardenberg transdonis al la 7-jaraj infanoj al la Fratoj de la Komuna Vivo en Groningo. En 1527 li fariĝis monaĥo en la monaĥejo de "Sankta Bernardo Aduardo". La juna monaĥo estis sendita en 1530 por studi en Loveno, por pli malfrue sukcedi ĝian abaton. Eĉ en la studo de teologio, li turnis sin al la protestanta fido. Post mallonga restado en Frankfurto, li malsaniĝis dum la plua vojaĝo al Italio, kaj tial li restis en Majenco, kie li doktoriĝis en 1539.

En Loveno, Kolonjo, Wittenberg, Vormio, Strasburgo, Bazelo kaj Zuriko redakti

 
"Anatome propositionum", verko eldonita en 1561 de Albert Hardenberg.

En Frankfurto Hardenberg konatiĝis kun Johannes a Lasco. Kaj al li aliĝis pli proksime. Paralele, li iris al Loveno, kie li famiĝis pro sia elokventeco al granda publiko. Tamen li estis akuzita pri sia por-reformada sinteno. Miloj de civitanoj kaj studentoj konstatis, ke la proceso okazos ne en Bruselo sed en Loveno. Kontraŭe al atendoj, la procezo estis tiel favora. La verdikto postulis la forbruligon de la libroj de Hardenberg. Li devis pagi la juĝajn kostojn kaj estis forpelita.

Post mallonga restado en la monaĥejo Aduarda li ricevis la inviton veni al Kolonjo. Dume la reformema spirito plifortiĝis en li, kaj laŭ konsiloj de Filipo Melanktono li vojaĝis al Wittenberg, kie li alvenis en 1543. Li restis amiko de Melanktono. Elde Wittenberg li iris en 1544 al la ĉefepiskopo Hermann von Wied (1477-1552), kiu konfidis al li la efektivigon de rimedoj iniciatita de Marteno Bucero kaj Melanktono. Li opiniis, ke ĉi tiu laboro estas tiel grava, ke li malakceptis plurajn nomumojn dum ĉi tiu tempo..

Sekvante la Dieton de Vormio, en 1545, li restis longan tempon en Strasburgo, Bazelo kaj Zuriko. Lia servo en Kolonjo ĉesis nur kiam Hermann von Wied estis devigita prirezigni sian oficejon.

Kapelano en la nordo redakti

Kiel kapelano en la trupoj de grafo Christoph von Oldenburg (1504-1566), kiu devus liberigi Bremenon, sieĝita de imperiaj katolikaj trupoj, Hardenberg spertis la batalon de Drakenburg, norde de Nienburg, en kiu la protestanta armeo de la Ŝmalkalda Ligo venkis la imperiajn trupojn de duko Erich la 2-a (1528-1584) en Kalenbergo.

Predikisto en Bremeno redakti

En 1547, Hardenberg fariĝis katedrala predikisto en la katedralo de Bremeno laŭ rekomendo de la grafo de Oldenburgo. Krom du predikoj ĉiusemajne, li ankaŭ devis fari teologian prelegon.

Komence li havis bonan rilaton kun la pastroj kaj rektoroj. Sed liaj ideoj pri la doktrino de la Noktomanĝo de la Sinjoro baldaŭ estis establita. Ĉi tio kaŭzis konfliktojn kun la aliaj pli ortodoksaj luteranaj pastroj en Bremeno. La malaltaj kaj mezaj sociaj klasoj en Bremeno estis ĉiam pli flanke de la modestaj kaj popularaj reformistoj.

La diskuto daŭris, kiam Melanktono defendis sian amikon. Malgraŭ la kuraĝigo de Lasco, li rifuzis alvokon al Emden. Li aperis plurfoje en la nomo de la urbo Bremeno kun ekleziaj raportoj. La malsamaj vidpukntoj pri la Noktomanĝo de la Sinjoro inter la plejparte luteranaj urbanoj, kaj li mem kiel la katedrala predikisto, finfine fariĝis pli akraj kaj ekfajrigis la disputon de la Noktomanĝo de la Sinjoro en Bremeno. Hardenberg preferis ne klarigi sian vidpunkton.

En 1555, la disputo ekis denove kiam Johann Timann (1500-1557) rekomendis la teorion de la ĉieesteco. Diskuto inter Hardenberg kaj li alportis nenian klarigon. La tuta urbo partoprenis en la disputo. Peradaj klopodoj de la ĉefepiskopo Georg von Brunsvigo-Luneburgo (1494-1566) en 1558 ne povis ĉesigi la disputon. La urbestro Daniel von Büren la Juna (1512-1593) subtenis ĉi tiun plej gravan reformitan predikiston en Bremeno kontraŭ klara konservativa plimulto en la konsilio. Von Büren neis al la konsilio de Bremeno la aŭtoritaton por decidi pri teologiaj demandoj.

Kiam reĝo Kristiano la 3-a de Danio intervenis kaj same kiel la urboj Hamburgo, Brunsvigo kaj Lubeko postulis lian forigon kaj Tilemann Hesshusius (1527-1588) ankaŭ agis kontraŭ li, la distrikta konsilio de Malsupra Saksio de Brunsvigo estis petita klarigi ĉi tiun demandon en februaro 1561. Kaj la distrikta konsilio decidis la 8-an de februaro 1561, ke Hardenberg estos eksigita de la katedrala kapitulo de Bremeno dum la sekvaj 14 tagoj. Hardenberg protestis kontraŭ tio la 15-an de februaro 1561 kaj forlasis Bremenon la 18-an de februaro de tiu jaro. La katedralo restis fermita ĝis 1638.

En Rastede kaj Emden redakti

Hardenberg trovis (denove per la klopodoj de la grafo de Oldenburgo) ŝirmejon en la monaĥejo de Rastede.

En 1562 okazis ŝanĝo favore al la filipista juro, kio rezultis en la Reformita Konfeso. Hardenberg tamen restis en Monaĥejo Rastede kaj poste predikis en Sengwarden, en 1565.

En 1567 li fariĝis unua predikisto en Emden, kie li laboris ĝis sia morto. Li verkis plurajn teologiajn skribaĵojn, sed liaj klopodoj estis pli deciditaj de liaj predikoj. Li estas entombigita en la Granda Preĝejo en Emden.

Lia biblioteko redakti

Hardenberg akiris dum sia vivo riĉan bibliotekon, inkluzive verkojn de la biblioteko de la monaĥejo Aduardo kaj el la posedo de Francisco de Enzinas (1518-1552). Ĉi tiu ampleksa biblioteko, kun ĉirkaŭ 526 eldonaĵoj kaj 16 manuskriptoj estis la sola privata akademia biblioteko el meze de la 16-a jarcento en nordokcidenta Germanio kiu komplete konserviĝas kaj hodiaŭ formas specialan kolekton de la biblioteko Johannes a Lasco en Emden. Inter ĉi tiuj estas signifaj unuopaj pecoj: du libroj (el tri ekzistantaj en Emden) de la biblioteko de Erasmus de Roterdamo, kiuj alvenis al Hardenberg pere de provizora posedo de Johannes a Lasco, kiu aĉetis lian kolekton.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Was There a Lutheran Metaphysics?
  2. Memim Encyclopedia. Arkivita el la originalo je 2021-10-01. Alirita 2021-10-01.