Albert Hochleitner

aŭstra politikisto

Albert HOCHLEITNER (naskiĝinta la 30-an de januaro 1893[1] en Werfen-Blühnbach, mortinta la 8-an de majo 1964 en Vieno) estis aŭstra politikisto de ÖVP.

Albert Hochleitner
Persona informo
Albert Hochleitner
Naskiĝo 30-an de januaro 1893 (1893-01-30)
en Blühnbachtal
Morto 8-an de majo 1964 (1964-05-08) (71-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Partio Aŭstria Popola Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de la bazlernejo en Rauris kaj de gimnazio en Salcburgo li pasigis la abiturientan ekzamenon en 1914. Post soldatado dum la Unua mondmilito li studis inter 1919 kaj 1923 agronomion en Vieno. Poste li iĝis direktoro en la Ĉambro por nutrado de Salcburgio kaj estis ekde 1931 deĵoranta en la federacia ministerio pri agrikulturo. Inter 1939 kaj 1945 li laboris en la privata ekdonomio. En 1954 li iĝis solene en Linz ano de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo. Ekde 1914 li estis membro de la katolika studenta korporacio KÖStV Austria Wien ene de ÖCV.

Politika kariero redakti

Inter decembro 1945 kaj decembro 1947 Hochleitner estis ministroprezidanto de Salcburgio. Pro neklaraj cirkonstancoj okaze de dono de la aŭstria ŝtataneco li retiriĝis. Priesplora komisiono poste trovis nenian kulpon ĉe Hochleitner. Ĝis novembro 1948 li ankaŭ anis ĉe Federacia Konsilio.

Honoroj redakti

  • 1963: Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich[2]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti