EdE-M

Albert Mair
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1864 (1864-05-28)
Morto
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Librokovrilo "Kompleta Traktado pri la Prepozicioj kaj la Akuzativo".

Albert MAIR, ankaŭ konata kiel Alberto Mair, aŭstro-germano, fakinstruisto kaj instr. de itala kaj franca lingvoj, pensiulo de la urbo Vieno. Naskiĝis en la 28-a de majo 1864 en St. Michael/Eppan mortis en junio de 1951. Jam antaŭ 1900 li interesiĝis pri Volapuko, ĉagreniĝadis pri ĝia netaŭgeco, poste ofte aŭdis pri Esperanto, sed opiniis ĝin nur vantaĵo samkiel Volapük. En 1924 per R. M. Frey estis varbita por Esperanto. En februaro 1925 per lia iniciato kaj helpe de Feubler aranĝiĝis 15 kursoj en la metilernejo Mollardgasse, Vieno. En 1925 fondis la Esperanto Grupo "Verda Stelo". De 1925 gvidis multajn kursojn, faris paroladojn. De 1927 loĝas en Innsbruck, kie li estis prezidanto de la EK. En 1926 verkis kaj eldonis Kompleta Traktado pri la Prepozicioj kaj la Akuzativo, en 1927 aperigis la verketon Vienaj Legendoj, en 1933 tradukis al germana kaj eldonis la Esperanta-romanon Hura! de Baghy.

Verkoj redakti

  • Kompleta traktado pri la prepozicioj (veraj kaj ŝajnaj) kaj pri la akuzativo per ekzemploj en Esperanto (propra eldono, 10X12 cm);
  • Vienaj Legendoj. Propra eldono. (1927?)

Kompleta Traktado pri la Prepozicioj kaj la Akuzativo redakti

Kompleta traktado pri la prepozicioj (veraj kaj ŝajnaj) kaj pri la akuzativo per ekzemploj en Esperanto (propra eldono, 10X12 cm) estas verko de Mair, kiu pritraktas tiu materion aparte de la cetera Esperanta gramatiko kun koncizaj klarigoj kaj multaj ekzemploj el ĝistiama esperanta literaturo.

Vienaj Legendoj redakti

 
 La ĉiurilate interesa urbo Wien havas kompreneble ankaŭ tre interesan kaj riĉan legendaron, kiu certe meritas esti diskonigata internacie pere de E. ĉi tiun laŭdindan taskon prenis sur sin la diligenta aŭtoro de la tre valora kaj utila instruilo „Kompleta Traktado pri la Prepozicioj kaj pri la Akuzativo“. Li prezentas al ni en laŭ ekstera aspekto malordinare plaĉa, tipografie modele aranĝita, per belaj ilustrajoj ornamita libreto kvin de tiaj legendoj. La traduko estas lingve perfekta, laŭstile klara kaj facile komprenebla, malgraŭ ke la tradukinto evidente klopodis, konservi la karakterizajn proprecojn de la germanlingva originalo. Kelkaj eraretoj, supozeble enŝoviĝintaj dum la kompostado, ne igas malpli valora la bonegan verketon, kiun ni precipe rekomendas kiel taŭgan legaĵon por kursoj
— Franz Zwach, Aŭstria Esperantisto n038 (dec 1927)

Eksteraj ligiloj redakti