Malfermi la ĉefan menuon

D-ro Albert SCHRAMM [ŝram] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1880 en Sindelfingen, mortis la 25-an de oktobro 1937) estis germana esperantisto.

De 1899 ĝis 1903 Albert Schramm studis protestantan teologion en la universitato de Tübingen; en 1904 li doktoriĝis. Jam tiam li okupiĝis pri stenografio kaj ĝia historio. Albert Schramm transloĝiĝis al Dresdeno kaj eklaboris kiel parlamenta stenografiisto kaj bibliotekisto ĉe la Saksa Stenografa Instituto (Sächsisches Stenographisches Landesamt).

Li estis eminenta fakulo por ĉiuj aferoj, kiuj rilatas al la libroj, presado, ilustrado, skribo ktp. De 1913 ĝis 1928 li estis direktoro de la Germana Muzeo pri Libroj kaj Skriboj (Deutsches Buch- und Schriftmuseum) en Lepsiko. En 1929 li fondis kaj ekestris Bibliotekistan Lernejon (Bibliothekarschule) en Lepsiko. Dum la lastaj jaroj de sia vivo li denove loĝis en Tübingen.

Li estis vicprezidanto de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno. Li sukcese propagandis Esperanton en oficialaj rondoj de Saksujo. En 1908 li fondis la Saksan Esperanto-Instituton, kies unua direktoro li estis (ĝis 1914). Li estis ĉefkunlaboranto kaj poste redaktanto de la gazetoj Ĉirkaŭ la Mondo, La Bela Mondo kaj Universo. Krom multaj gazetartikoloj li verkis lernolibrojn, unu el ili aperis en 1923 en 31-a eldono.

LiteraturoRedakti

  • Reinhard Haupenthal: Albert Schramm (1880-1937). Ein vergessener Esperanto-Pionier. En: Sindelfinger Jahrbuch 25 (1983), p. 234-242.
  • Reinhard Haupenthal: Albert Schramm (1880-1937) kaj lia korespondo kun Lazaro L. Zamenhof (1859-1917). Saarbrücken: Iltis, 1985. 58 p.
  • Reinhard Haupenthal: Albert Schramm (1880-1937), ein vergessener Esperanto-Pionier. En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo. II. Esperantismo. La Laguna: Universidad de La Laguna, 1987, p. 259-373.