Albertino dos Santos Matias

(Alidirektita el Albertino dos SANTOS MATIAS)

Albertino dos Santos MATIAS (naskiĝis en 1910; mortis en 1992 en Lisbono) estis portugala esperantisto kaj iama ambasadoro de Portugalio en Brazilo, Sudafriko kaj Grekio. Li estis ĉie ankaŭ ambasadoro de Esperanto.

Li funkciis en 1977-1985 kiel prezidanto de Portugala Esperanto-Asocio.