Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao

edzo de reĝino Viktoria

Princo Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao, angle Albert of Saxe-Coburg and Gotha, plennome angle Francis Albert Augustus Charles Emmanuel of Saxe-Coburg and Gotha (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1819 en Rödental, mortis la 14-an de decembro 1861 en Windsor) estis la edzo kaj kunulo de la reĝino Viktoria.[1]

Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao
Persona informo
Albert von Sachsen-Coburg-Gotha
Naskonomo Franz Albert August Karl Emmanuel von Sachsen-Coburg-Gotha
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1819 (1819-08-26)
en Kastelo Rosenau
Morto 14-an de decembro 1861 (1861-12-14) (42-jaraĝa)
en Kastelo Windsor
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifoida febro vd
Tombo Kapelo de Sankta Georgo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Bonna universitato • Marlborough School vd
Subskribo Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao
Familio
Dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao vd
Patro Ernesto la 1-a de Saksio-Koburgo kaj Gotao vd
Patrino Princess Louise of Saxe-Gotha-Altenburg vd
Gefratoj Ernesto la 2-a de Saksio-Koburgo kaj Gotao vd
Edz(in)o Viktoria de Britio vd
Infanoj Viktorino Princino de Unuiĝinta Reĝlando • Eduardo la 7-a • Alico de Britio • Alfred, duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao • Princino Heleno de Britio • Princess Louise, Duchess of Argyll • Prince Arthur, Duke of Connaught and Strathearn • Prince Leopold, Duke of Albany • Princino Beatrico de Britio vd
Profesio
Okupo muzikistodirigentokantistoorgenisto • pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alberto naskiĝis en la Saksia duklando Saksio-Koburgo-Saalfeld, al familio konektita al multaj el la regantaj monarkoj de Eŭropo. Je aĝo de 20, li edziĝis al sia kuzino, la reĝino Viktoria; ili havis naŭ gefilojn. Dekomence li sentis sin malkontenta pro sia rolo de reĝina edzo, kiu havigis al li nek povon nek respondecojn. Sed li laŭgrade disvolvigis reputacion por subteni publikajn kampanjojn, kiel la reformo de la eduksistemo kaj la abolo de la sklaveco tutmonde, kaj ricevis fidon por la regado de la domo, oficejo kaj bienoj de la reĝino. Li estis ege implikita en la organizado de la Granda Ekspozicio de 1851, kiu rezultis granda sukceso.

La reĝino Viktoria kaj la Princo Alberto, 1854.

Viktoria iĝis pli kaj pli dependema el lia subteno kaj gvidado. Li helpis en la disvolvigo de la Brita konstitucia monarkio konvinkante sian edzinon estis malpli partiana en sia rilato kun la Parlamento — kvankam li mem aktive malkonsentis kun la intervenisma politiko pri eksterlandaj aferoj sekvita dum la regado de Lord Palmerston kiel la koncerna ministro. En 1857, Alberto ricevis la formalan titolon de ReĝinedzoPrince Consort.

Alberto mortis je la relativa juna aĝo de 42. Viktorio iĝis kortuŝitega, eniris en profunda depresio, kaj vestis nigre por la cetero de sia vivo. Post ŝia morto en 1901, ŝia plej aĝa filo sukcedis kiel Eduardo la 7-a, nome la unua Brita monarko de la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao, nomita laŭ la duklanda familio al kiu Alberto apartenis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "No. 19821". The London Gazette. 7a de Februaro 1840. p. 241. [1] Alirita la 14an de Majo 2018.