Alberto Moravia

itala verkisto

Alberto MORAVIA (aŭ realnome: Alberto Pincherle) (naskiĝis je la 28-a de novembro 1907 en Romo, mortis tie je la 26-a de septembro 1990) estis itala verkisto. La ĉeftemo en lia psikologie profunda verkaro estas la rilatoj inter viroj kaj virinoj en la burĝa medio.

Alberto Moravia
Alberto Moravia kaj Elsa Morante en la 1940aj
Alberto Moravia kaj Elsa Morante en la 1940aj
Persona informo
Alberto Moravia
Naskonomo Alberto Pincherle
Naskiĝo 28-a de novembro 1907
en Romo, Italio
Morto 26-a de septembro 1990
en Romo
Tombo Campo Verano vd
Religio ateismo vd
Lingvoj itala vd
Loĝloko Q112031858 vd
Ŝtataneco itala
Partio Itala Komunista Partio vd
Familio
Gefratoj Adriana Pincherle vd
Edz(in)o Elsa Morante
Amkunulo Dacia Maraini
Profesio
Alia nomo Alberto Moravia vd
Okupo verkisto
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
Aktiva dum 1929– vd
Verkado
Verkoj Gli indifferenti ❦
Il conformista ❦
Racconti romani ❦
Agostino ❦
Contempt ❦
Boredom ❦
Q3319197 ❦
Disobedience ❦
Q3822156 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas plej konata pro sia unua romano, Gli Indifferenti (La indiferenta), aperinta en 1929, kaj pro la kontraŭfaŝisma romano Il Conformista (La Konformisto), kiu estis la bazo por la samnoma filmo, reĝisorita en 1970 de Bernardo Bertolucci. Liaj aliaj kinematografiaj romanoj estas, Le Mépris, (La malestimo) reĝisorita de Jean-Luc Godard en 1963, La Noia (La enuo), kiu estis montrita en Usono en 1963 kiel "La Malplena Kanvaso". La Chuchara (Du Virinoj) reĝisorita de Vittorio de Sica kaj ĉefrolulino aktorata de Sophia Loren.

En 1984 li estis elektita al la Eŭropa Parlamento nome de la Itala Komunista Partio. Liaj spertoj el Strasburgo estis priskribitaj en lia libro Il Diario Europeo. En 1985 li ricevis la titolon Eŭropa Personeco.

Stilo redakti

La temoj kiuj regas la verkojn de Moravio estas morala sekeco, hipokriteco en la hodiaŭa vivo kaj elstara nekapablo de homoj trovi feliĉon laŭ tradiciaj manieroj kiel amo kaj geedzeco. Ĉi tiuj situacioj estas tipaj por etburĝa vivo. Geedziĝo precipe estas la celo de kreaĵoj kiel malobeo kaj mielmonato. Fremdiĝo estas la temo en verkoj kiel malestimo kaj enuo. Politikaj aferoj ankaŭ ofte troviĝas en liaj verkoj. Ekzemple, en la romano La Virino el Romo - la historio de prostituitino, kiu kaptiĝas en la faŝisma reĝimo kaj kun reto de konspirantoj. La ekstrema realismo de seksa enuo en La Noia (1960) estis la unua el la eksperimentaj verkoj de la 1970-aj jaroj.

La skribmaniero de Moravio estas konsiderata malakra kaj senornama, karakterizita per bazaj kaj oftaj vortoj enmetitaj en kompleksa gramatika strukturo. En la postaj verkoj elstaras la interna monologo.

Kelkaj el liaj plej ŝatataj verkistoj estis Dostojevskij, Joyce, Aristotelo, Goldoni, Shakespeare, Moliere, Mallarme. Li studis la francan kaj la germanan kaj verkis poezion en ambaŭ lingvoj, sed prozo li verkis nur en lia denaska itala.

Famaj verkoj redakti

  • Gli indifferenti (romano, 1929)
  • Agostino (romano, 1945)
  • La romana (romano, 1947)
  • Il conformista (romano, 1951)
  • La ciociara (romano, 1957)
  • La noia (romano, 1960)
  • La rivoluzione culturale in Cina (eseo, 1968)
  • Il dio Kurt (dramo, 1968)
  • Io e lui (romano, 1971)
  • A quale tribù appartieni? (vojaĝimpresoj pri Afriko, 1972)
  • Un'altra vita (rakontoj, 1976)
  • L'uomo che guarda (romano, 1985)
  • L'angelo dell'informazione (dramo, 1986)

Eksteraj ligiloj redakti