Alberto de Saksio (Albert von Rickmersdorf, Albertus de Saxonia (laŭvorte Albert von Sachsen), Albert von Helmstedt, Albertutius, Albert von Ricmestorp, Albertus parvus) estis germana filozofo.

Alberto de Saksio
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1316
en Bahrdorf,  Sankta Romia Imperio
Morto 8-an de julio 1390 (1390-07-08)
en Halberstadt, Prince-Bishopric of Halberstadt,  Sankta Romia Imperio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofo • universitata instruisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Halberstadt
Alberto la 3-a
Dum 1366 ĝis 1390
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Alberto naskiĝis en Rickensdorf apud Helmstedt, filo de farmisto en malgranda vilaĝo; sed pro sia talento, li estis sendita studi al la Universitato de Prago kaj al la Universitato de Parizo.

En Parizo, li magistriĝis (profesoris), kaj tenis tiun postenon el 1351 ĝis 1362. Li ankaŭ studis teologion en la Sorbono, kvankam ne ricevis gradon. En 1353, li estis rektoro de la Universitato de Parizo. Post 1362, Alberto iris al la kortego de la papo Urbano la 5-a en Avignon kiel sendito de Rudolfo la 4-a, Duko de Aŭstrio, por negoci la fondon de la Universitato de Vieno. La negocado estis sukcesa, kaj Alberto iĝis la unua rektoro de tiu Universitato en 1365.

En 1366, Alberto estis elektita episkopo de Halberstadt (kalkulita kiel Alberto la 3-a), fakte Halberstadt estis la diocezo en kiu li naskiĝis. Kiel episkopo de Halberstadt, li aliancis kun Magnus la 2-a, Duko de Brunsvigo-Luneburgo, kontraŭ Gebhard de Berg, episkopo de Hildesheim, kaj estis enprizonigita de Gebhard en la batalo de Dinckler en 1367.

Li mortis en Halberstadt en 1390.

Filozofio redakti

Verkoj redakti

 
Questiones subtilissime in libros de caelo et mundo, 1492.
  • Sophismata et Insolubilia et Obligationes, Parizo 1489 kaj Hildesheim 1975
  • Tractatus proportionum, Venecio 1496 kaj Vieno 1971: Herausgeber Hubert L. L. Busard
  • De latudinibus, Padovo 1505
  • Perutilis Logica Magistri Alberti de Saxonia, Venecio 1522 kaj Hildesheim 1974
  • De latitudinibus formarum
  • De maximo et minimo
  • Tractatus proportionum
  • De quadratura circuli
  • Quaestiones super quatuor libros Aristotelis de caelo et mundo (eld. de Hieronymus Surianus, Venecio 1497: ciferecigita)

Bibliografio redakti

  • Rochus von Liliencron: Albert von Sachsen. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 1, Duncker & Humblot, Leipzig 1875, S. 182 f.
  • Friedrich Wilhelm Bautz: Albert von Sachsen. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Band 1, Bautz, Hamm 1975. 2., unveränderte Auflage Hamm 1990, ISBN 3-88309-013-1, Sp. 83–84.
  • Martin Grabmann: Albert von Sachsen. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 1, Duncker & Humblot, Berlin 1953, ISBN 3-428-00182-6, S. 135 (ciferecigita).
  • Anna Harmer: Wegweiser zur neueren Naturwissenschaft: Wilhelm von Ockham, Albert von Sachen und insbesondere Nikolaus Cusanus. Dissertation, Univ. Wien 1926