Alberto la 1-a (Monako)
Alberto la 1-a de Monako, denaske Albert Honoré Charles Grimaldi, kromnomita la "princo-scienculo" (n. la 13-an de novembro 1848 - m. la 26-an de junio 1922) estis la reganta princo de Monako ekde la 10-a de septembro 1889 ĝis la 26-a de junio 1922. Alberto estis la filo de Karlo la 3-a de Monako (1818-1889) kaj de la grafino Antoinette de Mérode-Westerloo (1828-1864). Li heredis la tronon dum sia 42-a jaro.
Alberto la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo de Monako | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Albert Ier | |||||
Naskiĝo | 13-an de novembro 1848 en Parizo | ||||
Morto | 26-an de junio 1922 (73-jara) en Parizo | ||||
Tombo | Katedralo de Sankta Nikolao [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Collège Stanislas [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | dinastio Grimaldi [#] | ||||
Patro | Karolo la 3-a de Monako [#] | ||||
Patrino | Antoinette de Mérode [#] | ||||
Edz(in)o | Mary Victoria Douglas-Hamilton • Alice Heine [#] | ||||
Infanoj | Ludoviko la 2-a de Monako [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oceanografo • politikisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La princo ege interesiĝis pri oceanografio. Li kun sia persona ŝipo plurfoje esploradis arktajn regionojn, kune kun multaj eminentaj sciencistoj de tiu tempo. Li fondis interalie la Oceanografian Instituton de Monako kaj la Oceanografian Muzeon.
Alberto edziĝis dufoje, unue kun Mary Victoria Douglas Hamilton en 1869, kaj due kun la dukino Alice Heine en 1889. El la unua edziĝo naskiĝis nura filo, la princo Ludoviko la 2-a.