Albin Csáky
Grafo Albin CSÁKY [ĉAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáky Albin estis hungara politikisto, ministro, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia plej konataj filoj estis Imre Csáky (ministro) kaj Károly Csáky.
Albin Csáky | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1841 en Krompachy |
Morto | 15-an de decembro 1912 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Reĝa Jura Akademio |
Familio | |
Infanoj | Károly Csáky • Imre Csáky • László Csáky |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Albin Csáky naskiĝis la 19-an de aprilo 1841 en Hungara reĝlando, en Korompa (nuntempa Krompachy en Slovakio). Li mortis la 15-an de decembro 1912 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Albin Csáky studis juron en Reĝa Jura Akademio (Kassa), poste li estis elektita deputito parlamenta en 1862. Baldaŭe li estis ankaŭ departementestro. Inter 1888-1900 li estis parlamenta vicprezidento, poste prezidento ĝis 1906. Li estis ministro pri edukado inter 1888-1894. Li edziĝis en 1866 baldaŭe havanta 7 gefilojn. Krom la politiko li okupiĝis pri turisma evoluo de Altaj Tatroj.