Albin Friedrich Richard Möbusz
Albin Friedrich Richard Möbusz (pseŭdonimo Amo) (naskiĝis la 8-an de januaro 1871 en Dresdeno, mortis la 21-an de septembro 1934 en Lübeck[1]) estis germana pedagogo, direktoro de reallernejo en Lubeko kaj la dua prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA).
Albin Friedrich Richard Möbusz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1871 en Dresdeno |
Morto | 21-an de septembro 1934 (63-jara) en Lubeko |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • pedagogo |
VivoRedakti
Möbusz promociiĝis en 1897 en Lepsiko per studo "Über den Darmkanal der Anthrenus-Larve nebst Bemerkungen zur Epithelregeneration" kaj per ĝi akiris akademian gradon de "doktoro". Li publikigis plurajn pedagogiajn artikolojn kaj i.a. "Lernolibron de la kemio kaj mineralogio por mezaj kaj popolaj lernejoj" (1926). Li kunaŭtoris kolekton de studoj "La pedagogio de la nuntempo" por la klerigo de geinstruistoj (1912) kaj verkis festlibron okaze de la centjariĝo de la kleriga seminario por instruistoj en Lubeko "Hundert Jahre Lehrerbildung" (Cent jaroj de klerigado de instruistoj) (1907).
Volapuko kaj EsperantoRedakti
Möbusz iam eklernis la planlingvon Volapuko. Esperantisto li estis de 1901 (laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934). Li faris multajn propagandajn paroladojn, gvidis multajn kursojn kaj fondis grupojn en la nordgermanaj urboj Lübeck, Flensburg, Schleswig, Kiel kaj Eutin. Möbusz estis dua prezidanto de GEA de 1909 ĝis 1912, prezidanto de la iama Nordalbinga Esperanto-Ligo de 1912 ĝis 1921 kaj prezidanto de la Lubeka Esperanto-Socio de 1908.
Li estis la motoro malantaŭ la 6-a Germana Esperanto-Kongreso de 1911 en Lubeko kaj eldonis festlibron aperinta okaze de la kongreso "Das Esperanto - ein Kulturfaktor" (Esperanto - kulturfaktoro). Pliaj eldonoj de la festlibro okazis kadre de la 7-a Germana Esperanto-Kongreso de 1913 en Dancigo kaj dum la sekvaj kongresoj, almenaŭ ĝis la 8-a eldono okaze de la 17-a Germana Esperanto-Kongreso en Potsdamo je la pentekosta semajnfino 1928.[2]
Verkoj pri Esperanto (elekto)Redakti
- Esperanto-lernolibro por Germanoj, (5-a eld. 1924),
- Universala Esperanto-Lernolibro, 1926;
- Esperantaj Instruleteroj, 1918-1920.
- Demonstraciaj tabeloj, 1912,
- Dokumentoj de Esperanto 1921,
- Katalogo de Esperanto-sigelmarkoj, 1912.
Möbusz krome verkis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto en german-lingvaj gazetoj.
ReferencojRedakti
- ↑ Historio de Esperanto (Courtinat), Vol.III, pĝ.857
- ↑ bildigo de la 8-a eldono de la festlibro "Das Esperanto - ein Kulturfaktor" okaze de la 17-a Germana Esperanto-Kongreso en Potsdamo je pentekosto 1928
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Albin Friedrich Richard Möbusz en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Germanlingvaj libroj de Albin Möbusz en KVK