Alboino - reĝo de lombardoj, konkerinto de Italio, reganta en la jaroj 565-572. En 569 konkeris Milanon. Sub lia regado lombardoj ekmigris el ilia influzono en Panonio aŭ Orienta Noriko en Supran Italion en la jaro 568.

Alboino
Nuremberg chronicles f 147v 1.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 530 (0530-01-01)
en nekonata valoro
Morto 28-an de junio 572 (0572-06-28) (42-jara)
en Verono
Mortis pro hommortigo [#]
Tombo Verono [#]
Religio Arianismo [#]
Lingvoj Lombardic [#]
Familio
Dinastio Gausian dynasty [#]
Patro Audoin [#]
Patrino Rodelinde [#]
Gefratoj Grasulf I of Friuli [#]
Edz(in)o Chlothsind • Rosmunda [#]
Infanoj Albsuinda [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La mortigo de Alboino, reĝo de la Lombardoj de Charles Landseer (1856)

Lombardoj estis unuaj ĝermanaj invadintoj, kiuj ne traktis romianojn kiel eventualaj aliancanoj, sed subuloj. Alboino baldaŭ post translokigo de la ĉefurbo al Pavio pereis murdita de sia varleto Helmiĥis, kiu agis rekomende de lia edzino. Li pagis per la vivo pro la devigado de ŝi trinki, konforme al la lombarda kutimo, el kranio de ŝia patro, kiun persone mortigis.