Albreĥto (Prusio)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Albrecht von Brandenburg (apartigilo) |
Albrecht von Brandenburg-Ansbach, en Esperanto Albreĥto (aŭ Alberto) de Brandenburgio-Ansbach (naskiĝis la 17-an de majo 1490 en Ansbach; mortis la 20-an de marto 1568 sur kastelo Tapiau en duklando Prusio) estis princo de la princlando Ansbach el la frankonia branĉo de la hohencolerna dinastio kaj ekde 1511 la lasta Alta Majstro de la Germana Ordeno en Prusio. En 1525 li akceptis la Reformacion, sekularigis la teritorion de la Germana Ordeno en Prusio kaj transformis ĝin de eklezie regata romkatolika teritorio al sekulara, luterana duklando Prusio sub feŭdo de Pollando (reĝo Sigismondo la 1-a), kaj regis ĝin kiel ties unua duko, duko Albreĥto de Prusio, ĝis sia morto. En la jaro 1525 en Krakovo li kiel feŭdo de Pollando omaĝe al pola reĝo Sigismondo la 1-a (Pollando) genuis antaŭ li kaj pagis tributon (vidu la apudan foton de la bildo pentrita de pola pentristo Jan Matejko).
Albrecht von Brandenburg-Ansbach | ||
---|---|---|
Ordenmajstro kaj Duko | ||
![]() Portreto de margrafo Albrecht von Brandenburg-Ansbach, pentrita de Lucas Cranach la Maljuna, 1528
| ||
![]() | ||
Ceteraj titoloj | margrafo de Brandenburgio-Ansbach | |
Persona informo | ||
Albrecht von Brandenburg-Ansbach | ||
Naskiĝo | 17-an de majo 1490 en Ansbach | |
Morto | 20-an de marto 1568 en Kastelo Tapiau en duklando Prusio | |
Tombo | Katedralo de Königsberg [#] | |
Religio | unue katolikismo ekde 1525 protestantismo | |
Lingvoj | germana [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Hohencolernoj, branĉo Brandenburgio-Ansbach | |
Patro | Frederiko la 1-a, margrafo de Brandenburg-Ansbach [#] | |
Patrino | Sofia Jogajlido, margrafedzino de Brandenburg-Ansbach [#] | |
Gefratoj | Elisabeth of Brandenburg-Ansbach-Kulmbach • Barbara of Brandenburg-Ansbach-Kulmbach • Sophie of Brandenburg-Ansbach-Kulmbach • Anna of Brandenburg-Ansbach-Kulmbach • Margarete von Brandenburg-Ansbach • Georgo de Brandenburgo-Ansbach • Gumpert of Brandenburg-Ansbach-Kulmbach • Johann of Brandenburg-Ansbach • Wilhelm of Brandenburg-Ansbach • Casimir, Margrave of Brandenburg-Bayreuth • John Albert of Brandenburg-Ansbach-Kulmbach • Friedrich von Brandenburg-Ansbach [#] | |
Edz(in)o | Anna Marie of Brunswick-Lüneburg • Doroteo de Danio, Dukino de Prusio [#] | |
Infanoj | Anna Sophie of Prussia • Alberto Frederiko de Prusio • Katharina von Hohenzollern • Friedrich Albrecht von Hohenzollern • Lucia Dorothea von Hohenzollern • Lucia von Hohenzollern • Albrecht von Hohenzollern • Elisabeth von Hohenzollern [#] | |
Parencoj | Kazimiro la 4-a • Johano la Konstanta • Sigismondo la Maljuna • Dorothea of Brandenburg [#] | |
Profesio | ||
Okupo | himnoverkisto [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | Kion mia Dio volas, tio fariĝu ĉiam [#] | |
37-a Alta Majstro de la Germana Ordeno ![]() | ||
Dum | 1510–1525 | |
Antaŭulo | Frederiko de Saksio (1473–1510) | |
Sekvanto | Walther von Cronberg | |
Duko de Prusio ![]() | ||
Dum | 1525–1568 | |
Antaŭulo | – (ofico kreita) | |
Sekvanto | Albreĥto Frederiko, lia filo | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |


Li fondis la Universitaton de Königsberg, nomatan laŭ li "Albertus-Universitato" aŭ Albertina.
Dua duko de Prusio fariĝis lia filo Albreĥto Frederiko, kiu estis malforta reganto sub influo de fortaj konsilantoj. Kun li formortis tiu branĉo de la familio, kaj la duklandon heredis la brandenburgia branĉo de la Hohencolernoj, la margrafoj de Brandenburgio. Per tio komenciĝis en 1618 la persona unio Brandenburgio-Prusio, kerno de la poste pli kaj pli fortiĝinta ŝtato Prusio.