Albrecht-Dürer-Domo

muzeo en Germanio

La Albrecht-Dürer-Domo (germane Albrecht-Dürer-Haus) estas trabfaka domo de Nurenbergo kiu estis la hejmo de la artisto de la germana Renesanco Albrecht Dürer el 1509 ĝis lia morto en 1528. La Domo staras en la nordokcidenta pinto de la Altstadt (Malnova Urbo) de Nurenbergo, proksime de la sekcio Kaiserburg de la Nurenberga burgo kaj de la pordego Tiergärtnertor de la Urbomurego de Nurenbergo.

Albrecht-Dürer-Domo
arta muzeodomo
Lando Germanio vd
Situo Nurenbergo
Adreso Albrecht-Dürer-Straße 39, 90403 Nürnberg
Situanta sur Albrecht-Dürer-Straße (Nürnberg)
Estiĝo 1826
Koordinatoj 49° 27′ 26″ N, 11° 4′ 26″ O (mapo)49.457211.0739Koordinatoj: 49° 27′ 26″ N, 11° 4′ 26″ O (mapo)
Albrecht-Dürer-Domo (Germanio)
Albrecht-Dürer-Domo (Germanio)
DEC
Albrecht-Dürer-Domo
Albrecht-Dürer-Domo
Situo de Albrecht-Dürer-Domo
Map
Albrecht-Dürer-Domo
Retpaĝo http://museen.nuernberg.de/duererhaus/
vdr

Historio redakti

La domo estis konstruita ĉirkaŭ 1420. Ĝi havas kvin etaĝojn; la du malsupraj havas sabloŝtonajn murojn, dum la supraj etaĝoj estas trabfakaj; la tuta strukturo havas pinte duonan groptegmenton. En 1501, ĝi estis aĉetita de Bernhard Walther, komercisto kaj elstara astronomo. Walter remodeligis la domon, aldonante fenestreton al tegmento por ke ĝi utilu kiel observatorio. Walther mortis en 1504, kaj Durero aĉetis la domon en 1509.

Ekde 1871 la Albrecht-Dürer-Domo estis muzeo dediĉita al la vivo kaj verkaro de Durero. Dum restaŭro de 1909, la granda lukarno de la orienta tegmentero estis anstataŭita. (Komparu la plej fruan konatan gravuraĵon kiu montras la domon, el 1714 kun tiu foto farita inter 1860 kaj 1875 kaj kun tiu poŝtkarto el 1909.) Oktobre 1944, la domo suferis gravan damaĝon pro bombado fare de Aliancanoj. Ĝi estis rekonstruita ĉirkaŭ 1949, sed ne remalfermiĝis kiel muzeo ĝis 1971, nome 500a naskiĝtago de Durero.[1]

Aktualo redakti

La muzeo disponas el instalaĵoj de iamaj meblaroj, re-kreaĵo de la ateliero de Durero en kiu vizitantoj povas vidi montron de la teknikoj por gravurado, kaj portempaj ekspozicioj de desegnoj kaj presaĵoj faritaj de Durero el la Grafika Kolekto de la Urbo Nurenbergo. Vizitantoj povas ankaŭ ricevi gviditan turneon tra la domo fare de aktorino kiu ludas la rolon de Agnes Dürer, nome la edzino de la artisto.[2]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. "Das Dürer-Haus im Lauf der Zeit [1] 2009-07-06"
  2. Costumed Guided Tour with Agnes Dürer Arkivigite je 2016-10-23 per la retarkivo Wayback Machine, Albrecht-Dürer-Domo. Alirita la 3an de marto 2012.

Eksteraj ligiloj redakti

49° 27′ 26″ N 11° 04′ 26″ O / 49.45722 °N, 11.07389 °O / 49.45722; 11.07389 (mapo)